About this blog

  • 15 posts
  • 4 493 visits
December 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30 31      

Archives

December 24, 2009

Mi iros al Germanio postmorgaŭ

La venontan sabaton mi flugos al Frankfurt am Main, kie mi iomete turismos.
Dimanĉe posttagmeze mi veturos per Deutsche Bahn al Nordlingen, kie mi partoprenos en la Internacia Festivalo.
Fakte mi ne scias kia estos la Festivalo ĉar ĉi tio estas la unua fojo por mi partopreni. Ankaŭ estas la unua sperto por mi viziti Germanion.
Mi nur estas certa ke tie estos multe pli malvarme ol en Japanio.
La Festivalo finiĝos la 3an januare kaj mi foriros Germanion la 4an, revenonte en Japanion la 5an posttagmeze.

Published at 14:24 ( 3 comments / 29 visits )
This post is public

October 12, 2009

Mi partoprenis en la ĉi-jara Japana Esperanto-Kongreso

La 10-12an de oktobro okazis tri-taga Japana Esperanto-Kongreso en Urbo Kofu, Gubernio Yamanashi, kiu lokiĝas ĉirkaŭ 120 km malproksime el mia hejmo.

Mi vizitis na Kofu per aŭto ĉirkaŭ 2:40 uzante ekspresvojon.

Mi renkontis multajn interesajn homojn, japanajn kaj fremdajn, dum la 3 tagoj.

La venontan jaron bedaŭrinde mi ne povos partopreni la JEK en Nagasaki, ĉar ĝi lokiĝas tro malproksima por mi.

Published at 12:12 ( 7 comments / 316 visits )
This post is public

August 30, 2009

Mi vizitis Francion

La 19an - 29an de aŭgusto, mi vizitis Francion.

Unue mi tranoktis 19an, 20an kaj 21an en Parizo kaj vizitis multajn turismajn kaj interesajn lokojn, uzante metroon, RER kaj velib'.

La 22an mi veturis per TGV al Sete, kie ni samideanoj el Francio, Aŭstrio, Hispanio kaj Japanio partoprenis en la kursoj de Esperanto.

La 29an mi veturis buse, trajne kaj per TGV al la flughaveno CDG, kaj sen problemo hodiaŭ la 30an mi revenis hejmen.

Mi pensas ĉi tiu vizito kaj partoprenado estas vere sukcesaj, dank' al la organizanto Jean-Francois, aliaj stabanoj, kaj tutaj partoprenantoj.

Tuj post mia reveno, mi iris al apuda voĉdonejo de la landa ĝenerala elektado, kiu certe faras unu de la plej grandaj ŝanĝoj en japana historio.

Published at 12:03 ( 7 comments / 315 visits )
This post is public

June 9, 2009

Velib' en Parizo

Hodiaŭ mi eksciis ke en Parizo estas sistemo de luado de bicikloj nomita Velib', kiam mi legis en librejo japanlingvan gvidlibron pri turismo en Parizo. Mi ankaŭ serĉis la reton pri Velib'. Mi impresiĝis ke tre utila ŝajnas la sistemo de Velib', do en la venonta aŭgusto kiam mi vizitos Parizon, mi provos uzi Velib'. Se Velib' troviĝos vere utila (kaj ne pluvos), mi provos viziti per Velib' preskaŭ ĉiujn turismlokojn, pri kiuj mi skribis en la suba artikolo, krom la Kastelo de Versaille.

Ĉu iu spertis Velib' aŭ aliajn similajn sistemojn? Mi volus bonvenigi opiniojn de tiuj, kiuj scias ion pri Velib'. Dankon!

Published at 12:00 ( 8 comments / 414 visits )
This post is public

June 2nd, 2009

Mi planas viziti lokojn en Parizo

Antaŭ la Internacia Semajno de Esperanto en Sete, Francio, mi restos en Parizo ekde la 19a ĝis la 22a de aŭgusto. Nun mi estas plananta kiujn lokojn viziti dum la mallonga tempo.

En la 19a, post la alveno en flughaveno, mi iros al malmultekosta hotelo jam rete mendita apud la metrostacio de Chateau d'Eau, kaj veturos metroe al stacio Alma Marceau, apud kie mi restos ĉe noktoklubo kaj vizitos Palais de Tokyo.

En la 20a, mi veturos metroe kaj per RER C5 al la Kastelo de Versaille. Post la reveno, mi planas viziti la centrejon de SAT apud stacio Gambetta, nur por saluti honore.

En la 21a, mi veturos metroe al stacio Invalides kaj turismos ĉe la Nacia Hotelo de la Invalidoj, tiam piede kaj metroe vizitos la Eiffel-turon, la Triumfan Arkon, la Avenuon de la Elizeaj Kampoj, la Placon de la Konkordo, la Luvron, la Dipatrinon de Parizo, le Memorial de la Shoah kaj la Placon Bastille. Vespere, mi volas manĝi azian kuiraĵon en ĉina kvartalo.

En la 22a antaŭtagmeze, mi ne estas certa, sed eble vizitos la Bazilikon de la Sankta Koro aŭ Cartier Latin. Je 13:20, mi ekveturas por Sete per TGV el la stacio de Lyon de Parizo.

Mi bonvenigos iujn ajn konsilojn pri mia unua vizito al Parizo.

Published at 13:09 ( 16 comments / 455 visits )
This post is public

May 20, 2009

Alia planlingvo Esata

Mi lastatempe interesiĝas en lingvo Esata. Mi trovis informojn pri Esata nur ĉe kelkaj retejoj, ekz.
http://www.beginnersgame.com/page_25.pdf

Mi opinias ke Esata estas multe malpli riĉa esprimi ion ol Esperanto. Tamen, ĉar ĝi estas bazita sur la angla lingvo, estus pli facile lerni ĝin por parolantoj de la angla lingvo, kiu nuntempe iĝas de facto "la internacia lingvo."

Fakte, nun ankoraŭ mi ne povas legi kaj paroli en Esata. Se praktike multaj homoj ne uzus ĝin, neniu volus lerni ĝin, kiel facila ajn ĝi estas.

Mi volas demandi al Esperantistoj, ĉu vi volus lerni Esata-n, se multaj homoj komencus lerni ĝin?

Published at 21:02 ( 6 comments / 307 visits )
This post is public

May 2nd, 2009

Mi iĝis gastiganto de Pasporta Servo 2.0

Mi aŭdis ke Pasporta Servo fariĝas versio 2.0, kio signifas ke ĝi pli multe baziĝas sur la interreto.

Mi neniam estis gasto per Pasporta Servo, sed mi pensas ke mi povus lerni multe pri lingvoj, kulturoj, ktp per gastigado per Pasporta Servo. Tial mi registriĝis kiel gastganto rete por Pasporta Servo 2.0.

Mia loĝejo estas en Urbo Saitama kaj 22km norde de la centra Stacidomo de Tokio. Ĉirkaŭ unu horo sufiĉas por veturi trajne kaj metroe al preskaŭ ĉiuj Tokiaj turismejoj. Mia apartamento estas praktike unu-ĉambra, sed 2 aŭ 3 homoj povus dormi. Mi volas esti informata pri gastoj ĉirkaŭ 30 tagojn antaŭ ilia alveno.

Mi planas viziti Francion en la venonta aŭgusto kaj Germanion jarfine 2009 kaj jarkomence 2010, do mi ne povus zorgi gastojn en tiuj periodoj.

Alitempe, mi bonvenigas tiujn, kiuj interesiĝas en Japanio, Tokio aŭ mia Urbo Saitama.

Published at 04:26 ( 4 comments / 291 visits )
This post is public

April 15, 2009

Skype kaj iPhone por Esperanto

En majo lastajare, mi komencis uzi Skajpon (Skype). Mia aktiveco pri Esperanto multe grandiĝis kun Skajpo. Mi povas babili litere, voĉe kaj eĉ kamerae! Skajpo ne estas nur por Esperantistoj, sed laŭ mi, en Skajpo, per Esperanto multe pli facile estas trovi bonkorajn kaj inteligentajn personojn ol per aliaj lingvoj. Kial? Ĉar Esperantistoj emas esti tiaj!

Alia informo: mi aĉetis iPhone lastamonate. Mi trovis ke Skajpo por iPhone estas akirebla senkoste. Lastatempe mi babilis litere kun skajpaj amikoj en trajno per iPhone. Mi ankoraŭ ne konas tutan funkcion de iPhone, sed ĝi certe estas uzinda ilo por komunikado en Esperanto. Kaj, per Safari en iPhone, mi ankaŭ povas legi Ipernity!

Published at 21:04 ( 8 comments / 373 visits )
This post is public

April 8, 2009

Kiel prononci "n" en "dankon" en Esperanto?

Longe mi havas demandon pri la prononco de "n" antaŭ "k" aŭ "g" en Esperanto.

En la angla linvo, oni prononcas "n" en "Thank you" kiel "ng" en "sing".
Do, ĉu mi povas prononci "dankon" en Esperanto kiel "da-ng-kon"?

Mi havas kompaktajn diskojn nomita "Ĉu vi parolas Esperante" en kiuj oni ŝajnas prononci "dankon" kiel "da-n-kon", ne "da-ng-kon".

Ambaŭ estas bonaj? Ĉu ĉi tiu ne estas praktika demando?

Published at 19:26 ( 31 comments / 457 visits )
This post is public

March 29, 2009

Ĉi-monate mi komencis neĝtabuladon

Mia amikino ŝatas neĝtabuladon, kaj ŝi invitis min ĉi-motate iri por neĝtabuladon.

Fakte mi spertis skiadon kiam mi estis infano ĉar mi naskiĝis en Gubernio Niigata, tre neĝa lando en Japanio. Tamen mi estas malbona skiisto ĉar mia korpo iĝis malfleksa.

Kelkaj diras ke neĝtabulado estas pli facila ol skiado. Mi kredis tion, kaj mi spertis kun mia amikino du-foje ĉi-monate.

La 14an ni iris al skiejo GALA Yuzawa en Gubernio Niigata per Ŝinkanseno. Mia unuafoja neĝlabulado dolorigis mian korpon, sed mi trovis ĝin interesa.

La 29an ni iris al skiejo Karuizawa Prince Hotel en Gubernio Nagano ankaŭ per Ŝinkanseno. Mi falis multegafoje, sed mi sentis ian progreson. Mi iomete sciis halti kaj kurbi inter multe da falado.

Mi esperas ke mia intereso pri neĝtabulado daŭros ĝis la venonta fojo.

Published at 12:41 ( 0 comments / 127 visits )
This post is public

March 9, 2009

Mi estas nomumita la kasisto de Saitama Esperanto-Rondo

Hieraŭ estis kunveno (la dua por mi) de Saitama Esperanto-Rondo. Ni la membroj de SER ariĝis ĉe urba parolejo de Urbo Saitama apud la stacidomo Omiya.

Ni parolis pri Skype kaj Ipernity, kiujn ni eble uzus pli efike kiel la iloj por nia komunikado.

Ni ankaŭ parolis pri la spezo de SER. Ĝis la kunveno, la estro de SER, s-ro Tanaka, laboris ankaŭ kiel la kasisto. Sed tio ne estas tre dezirinda. Tial s-ro Tanaka proponis ke mi laboru kiel kasisto. Neniu estis kontraŭ la propono, tial mi iĝis la kasisto de SER.

Nokte hieraŭ s-ro Tanaka sendis rete du Excel-dosierojn pri la kaso de SER. Mi eklaboris pri la kaso. Ĝi ne estis tro malfacila laboro.

Published at 11:29 ( 4 comments / 256 visits )
This post is public

February 9, 2009

Mi iĝis membro de Saitama Esperanto-Rondo

DIanne, La estro de Aŭstralia Esperanto-Asocio, sendis retpoŝton al s-ro Tanaka, la estro de Saitama Esperanto-Rondo, informanta ke mi partoprenis en la somerkursaro de AEA kaj povas paroli pri ĝi ĉe la kunsido de SER. Tial s-ro Tanaka invitis min al la februara kunsido, okazinta hieraŭ - la 8an de februaro.

Mi sendis retpoŝton al s-ro Tanaka, ke mi partoprenos en la kunsido. Mi ĉeestis la monata kunsido hieraŭ posttagmeze en Omiya-ku, Urbo Saitama.

Mi, uzante komputilo kaj prezentilo, montris al la membroj ĉirkaŭ 300 fotojn kiujn mi fotis en Sidnejo - City, The Rocks, la Ponto, La Opera Domo, Manly, Bondi, Bluaj Montoj, Koala Parko, Chinatown, Monorail, la Centra Marbordo apud la hejmo de Alan, ktp. ktp...

Ĉe la kunsido mi iĝis membro de SER, pagis kotizon 2000 enojn kaj ankaŭ aĉetis libreton nomita "Ilustrita Oficiala Radikaro Esperanta por Lernanto."

Mi estis tre kontenta pri mia membriĝo. Aliaj membroj estis tre bonkoraj kaj inteligentaj.

Published at 12:27 ( 6 comments / 390 visits )
This post is public

January 25, 2009

Nun mi estas en Japanio

Post la Aŭstralia Esperanto-Somerkursaro, la 11an - la 25an de januraro, mi revenis al mia hejmo en Japanio hieraŭ vespere. Ĝi estis tre mirinde sukcesa kaj interesa! Mi alŝutos kelkajn de miaj fotoj en la albumon nomitan "Somerkurso en Sidnejo, januaro 2009" dum ĉi tiu semajno. Mi dankas tre multe la organizantojn kaj la partoprenantojn pro la amuza kursaro!

Published at 21:03 ( 4 comments / 290 visits )
This post is public

January 23, 2009

Saluton el Sidnejo!

Ekde la 11a de januaro, mi estas en Sidnejo, Aŭstralio, partoprenanta en la Aŭstralia Esperanto-Somerkursaro. Mi trovis, ke la Kursaro kaj Sidnejo estas mirinde bona! Nun mi estas en interreto-kafejo en Sidnejo, do mi skribos pli multe pri la dusemajna Kursaro kaj alŝutos fotojn post mi revenos al Japanio la 25an de januaro. Bonvolu atendi.

Published at 03:31 ( 4 comments / 320 visits )
This post is public

December 16, 2008

Internacia Semajno en Sete, Francio, aŭguste en 2009

Mi hieraŭ trovis interrete informon pri evento nomita la 35a Internacia Semajno de Esperanto en Sete apud Montpellier, Francio, okazonta la 22-29an aŭguste en 2009. Mi ekinteresiĝis kaj eble volas partopreni en ĝi. Mi planas flugi la 19an de aŭgusto el Japanio al Parizo, la 20an kaj 21an viziti ĉirkaŭ Parizo famajn lokojn (La Triumfa Arko, Eiffel-Turo, Dipatrino de Parizo, La Kastelo de Versaille, ktp.), kaj la 22an antaŭtagmeze veturi el Parizo al Montpellier per TGV. Ĉi tio estos mia unua vizito al Francio. Mi bonvenigas viajn konsilojn. Bonvolu!

Published at 15:48 ( 2 comments / 328 visits )
This post is public


( 15 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of ryo k

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...