About this blog

  • 5 posts
  • 2 041 visits

» add a comment?

November 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
              1  
  2 3 4 5 6 7 8  
  9 10 11 12 13 14 15  
  16 17 18 19 20 21 22  
  23 24 25 26 27 28 29  
  30              

Archives

November 5, 2008

Sinonimoj

Andreo Ludoviko
Andreo Ludoviko

Lulilo - oportuneco.

Tombo - revido.

Familio - ligilo.

Hejmo - haveno.

Socio - lernejo.

Profesio - devo.

Instruo - kulturo.

Edukado - perfektigado.

Laboro - renovigo.

Servo - beno.

Sperto - antaŭvido.

Malfacileco - instruado.

Pardono - liberigo.

Doloro - admono.

Tempo - cedo.

Vero - justeco.

Karitato - savo.

Amo - Dio.

Andreo Ludoviko

© Published at 21:36 ( 0 comments / 216 visits )
This post is public

October 26, 2008

Sérgio Coelho

Subcxiela Leciono - 25/okt/2008
Subcxiela Leciono - 25/okt/200…
Ĉe mia maldesktra flanko (mi uzas verdan ĉemizon) jen valora amiko, Sérgio Coelho, kiun mi persone konis hieraŭ, la 25-an de Oktobro, dank´al S-ro Tsukuru kaj ĉefe pro la Esperanto. Sérgio fratece kondukis min aŭte al proksima urbo de São José dos Campos, nome Taubaté (40km-ojn distance de SJC), kie okazis hieraŭ la neforgesebla Subĉiela Leciono gvidita de S-ro Paulo Sérgio Viana el urbo Lorena.

© Published at 21:06 ( 8 comments / 180 visits )
This post is public

October 26, 2008

Eni Oliveira

Eni - São José dos Campos/SP
Eni - São José dos Campos/SP
Loĝante mi en urbo nome São José dos Campos, en la ŝtato São Paulo, ĝis la 21-a de Novembro, mi daŭrigas la serĉadon de ĉitieaj esperantistoj :D Ĝoje en la pasinta mardo, la 21-an de Oktobro, mi vizitis la esperantan lernoĉambron, kie la samideanino Eni Oliveira diligente instruas nian fratecan Esperanto-lingvon tre kompetente. Plezure mi konis ŝin persone. Dank´al Dio pere Esperanton mia rondo verda familio kreskiĝas.

© Published at 18:45 ( 2 comments / 132 visits )
This post is public

October 18, 2008

Silvio Cavalcanti

Silvio Cavalcanti
Silvio Cavalcanti

Hodiaŭ matene (18/Okt/2008) mi persone konis la Sron SILVIO CAVALCANTI, homo tre simpatia, zorganto de la BANCA DO LIVRO ESPÍRITA (Placo Afonso Pena) en la urbo nome São José dos Campos, internurbo de la subŝtato São Paulo/BR, laŭ foto supera. Estis momento tre agrabla kaj neforgesebla. Do la esperantistoj scias perfekte pri la prezuro renkonti samideanon, precipe kiam ni forestas hejme, 3000 km da distanco miakaze. Mi dankas la amikinon ENI OLIVEIRA, kiu sugestis min viziti SILVIOn.

© Published at 19:08 ( 2 comments / 134 visits )
This post is public

January 20, 2008

Nia Hejmo

Andreo Ludoviko
Andreo Ludoviko
Andreo Ludoviko estas pseŭdonimo de la aŭtoro de, interaliaj verkoj, "Nia Hejmo". Andreo Ludoviko, kiu en sia antaŭa karna ekzistado estis konata brazila kuracisto, li estis elprenata de sufera loko, en spirita mondo, de helpanta skipo. Ĉe spirita kolonio, kie li estis akceptita kaj psik-kuracigita, malkovris vivplenan mondon kaj aktivecojn, ekzemple organizitajn, kie la spiritoj venintaj el Tero resaniĝadas kaj spirite edukiĝadas, procesante la provaĵojn travivadis sur la planeda surfaco. Andreo Ludoviko ricevis permeson de siaj superuloj transdoni al enkarniĝintaj, per mediuneco de la sinjoro Francisco Cândido Xavier (Chico Xavier), siajn proprajn rimarkojn kaj malkovrojn pri la posttomba vivo, agante kiel raportisto de la spirita mondo. "Nia Hejmo" estas la nomo de spirita kolonio. Ĝi ne estas la Ĉielo; estas pli hospitalo, lernejo, trairadejo. Sed tiu ĉi verko permesas nin antaŭvidi la Ĉielon, kiu atendas nin, kiam ni atingos nian destinatan perfektecon. La verko "Nia Hejmo" pritraktas "la kondiĉojn de la transtomba vivo, celante pruvi la senmortecon de la Spirito, la strecan rilaton inter la mondoj spirita kaj materia, la riĉan aktivecon efektivigatan en la regionoj neatingeblaj por la homa rigardo. En 50 ĉapitroj, ĝi analizas kaj klarigas temojn, kiaj: nutrado en la Spirita Mondo, familia kulto, lego pri kaŭzo kaj efiko, muziko, servopago kaj malsuperaj regionoj. Per rakonto pri persona travivaĵo ĝi (...) elmontras, ke la Tero estas sankta laborejo, kie la homo devas altigi, digne uzante la okazon, kiun la Sinjoro donis al li."

nia hejmo
nia hejmo

http://eo.wikipedia.org/wiki/Nia_hejmo

© Published at 00:56 ( 4 comments / 1047 visits )
This post is public


( 5 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Ronaldo