Dum multaj jaroj mi skutis turisme:



En septembro 2013 mi aliĝis al skutista trejnogrupo en najbara urbo. En la unuaj sesioj mi multe lernis kaj mi rapide plibonigis mian skutteknikon. Antaŭe mia normala skuta rapideco estis ĉirkaŭ 19 km/h, sed mi rapide sukcesis skuti senprobleme kaj komforte en rapideco de 23 ĝis 24 km/h. Mi eĉ sukcesis atingi rapidecojn super 30 km/h. Tio estas io kion mi antaŭe imagis tute neebla.

Antaŭ precize unu jaro mi unuafoje partoprenis en konkurso. Temis pri la Nederlandaj ĉampionadoj pri krosskutado. Krosskutadon oni faras sur senpavimaj, ofte montecaj kaj kotecaj vojetoj. Mi atingis dekan lokon, kaj en mia kategorio (viroj havantaj pli ol 50 jarojn) mi atingis trian lokon. En tiu vintra sezono mi partoprenis en du pliaj kroskonkursoj. La lasta estis iom speciala, ĉar en ĝi partoprenis ankaŭ mia filo Joost, kiu montriĝis talentita skutisto.

Mia unua konkurso:


Printempe la skutistoj forlasas la malebenajn vojetojn por skuti alitipajn konkursojn. En aprilo ni skutis kontraŭhorloĝan konkurson en kiu la skutistoj startas duonan minuton unu post la alia. Ni skutis kontraŭvente laŭ Fermdigo.

Sekvis deko da plej diversaj konkursoj. Jen kelkaj ekzemploj:

Mi skutis plurajn maratonojn. En la lastaj mi ekuzis skutilon kun granda malantaŭa rado. Granda malantaŭa rado malpliigas la ruliĝan reziston kaj pliigas enkurban stabilecon:



Alitipaj konkursoj kiujn mi partoprenis estas sprinto, stafeto kaj teama kontraŭhorloĝa konkurso.

Jen mi skutas en la dua loko de mia teamo dum kontraŭhorloĝa konkurso:


Stafetoj estas interesaj spektakloj. Trihoma teamo skutas itineron per unu skutilo. La teamanoj transdonas la skutilon. Tio povas esti sufiĉe danĝera. En konkurso kiun mi partoprenis okazis eta akcidento antaŭ mi. Oni fotis la okazaĵon:

Akcidento dum mondĉampionadoj en Ĉeĥujo:


Mi ne nur konkursis en Nederlando: mi partoprenis en la mondĉampionadoj en Pilseno (Ĉeĥujo) kaj en la Eŭropa ĉampionadoj pri krosskutado en Nettetal (Germanujo).

Montriĝis ke miaj konkursaj rezultoj ĉe sprintado estas sufiĉe magraj. Plej bonajn rezultojn mi atingas dum krosskutado kaj longaj distancoj. Kiam mi antaŭ pli ol unu jaro ektrejnis por skutkonkursoj, mi ankoraŭ forte dubis ĉu entute havas sencon por kvindekjarulo partopreni en konkursoj. Nun mi povas konstati, ke certe havas sencon. En la lasta jaro mi iĝis pli forta kaj rapida, kaj mi multe amuziĝis kaj renkontis multajn novajn amikojn. La skutista mondo estas sufiĉe malgranda kaj la sporta nivelo tre varias. La plej grandaj landoj en la skutista mondo estas Ĉeĥujo, Finnlando kaj Nederlando.