Skutado estas unu el miaj ŝatokupoj. Mi rakontos pri la skutiloj kiuj estas uzataj en mia familio.
Kiam oni skutas, homoj ofte mire gapas kaj faras rimarkojn. Kaj la homoj ofte demandas ĉu skutado ne kaŭzas teruran dorsodoloron kaj ekstreman lacon de la skuta kruro. Tiam mi eksplikas, ke miasperte skutado ne kaŭzas dorsodoloron, kaj, ke la skuta kruro ne tro laciĝas, ĉar dum skutado ambaŭ kruroj estas uzataj. Komencantaj (aŭ lacaj) skutantoj iom flankenŝovas unu piedon por cedi lokon sur la skutobreto por la alia piedo. Progresintaj skutantoj salte ŝanĝas la surbretan piedon. Tiel ambaŭ piedoj estas same ofte uzataj. Skutantoj ofte havas preferatan kruron. Dum longa tempo, mi kredis, ke mi ne havas preferatan skutokruron, sed rigardante la suban parton de miaj ŝuoj, mi devas konfesi, ke montriĝas, ke mi pli ofte (aŭ pli forte) puŝas per mia dekstra piedo.
Mia edzino Marwine aĉetis en 1999 skutileton, tiel nomatan Spurter.
Spurter havas malgrandajn, dikajn, senprofilajn pneŭojn, kiuj taŭgas ankaŭ por pli sovaĝaj surfacoj. La breto troviĝas proksime ĉe la pavimo, kio donas pli da komforto, ĉar ju pli malalta la breto, des malpli laciga estas la puŝado. La danĝero de malalta breto estas, ke ĝi povas tuŝegi malebenaĵojn en la pavimo aŭ suprenkreskintajn arboradikojn en sablovojoj. Sed dank’ al la malgranda interrada distanco, tiaj problemoj apenaŭ okazas ĉe Spurter.
Marwine kaj mi ŝatis skutadi per Spurter. Kaj pro tio, ke estas agrable skutadi duope, ni aĉetis en la jaro 2000 duan skutilon. Ni elektis alitipan skutilon, t.n. Kickbike.
Kickbike estas iom pli komforta, kaj tial pli taŭga por iom pli longaj distancoj. Kickbike estas iom pli rapida ol Spurter, verŝajne pro la pli granda antaŭrado kaj pli efika korpopozicio. Sed la breto estas multe pli alta ol tiu de Spurter. Tion ni solvis per muntado de malaltigilo ĉe la malantaŭa akso. Dum multaj jaroj ni skutis per Spurter kaj Kickbike.
Origine nia Spurter havis malantaŭan kotŝirmilon. Intertempe ĝi forrustis. Sed sen tia ŝirmilo ĝi funkcias same agrable. Nur estas iom ĝene ke dum skutado sur malseka aŭ koteca vojo, onia dorsa flanko sufiĉe malsekiĝas kaj malpuriĝas. Malavantaĝo de Spurter estas, ke la pneŭoj situas iomete tro proksime al la framo. Kaj pneŭoj ŝveletas post iom da tempo. Tiuj faktoroj kaŭzis, ke la malantaŭa pneŭo ekgluiĝis al la framo. Tio igis nian Spurteron neuzebla. Kaj pro tio, ke Spurteroj ne plu estas produktataj, estas tre malfacile akiri rezervajn pneŭojn. Sed bonŝance ni povis favorpreze aĉeti saman, uzitan Spurter-skutilon.
Ĉi tiu Spurter estis malmulte uzata kaj la pneŭoj estis ankoraŭ bonegaj. Mi do interŝanĝis la antaŭan radon de la nova Spurter kaj la malantaŭan radon de la malnova. Tiel ni nun havas du bone uzeblajn Spurterojn.
Pro tio, ke niaj infanoj (Machiel kaj Joost) ankaŭ ŝatas kunskuti, ni sufiĉe vastigis nian skutilaron en 2007. Unue ni aĉetis Kickbike X-Country.
Ĉi tiu verda Kickbike estas provizita per montbiciklaj radoj kaj antaŭforka risorto. Ĝi tre taŭgas por sovaĝaj terenoj. En la foto videblas, ke mi eksperimentcele surmuntis triatlonan stirilon por sperti ties uzadon. Fakte tia stirilo ne tre taŭgas kiam oni skutas sur senpavimaj surfacoj. Ĉi tiu modelo estas agrabla skutilo per kiu oni senpene povas ataki ĉiajn traarbarajn vojetojn. Por pli longaj pavimitaj vojoj, la breto estas iom tro alta kaj la pneŭoj kaŭzas tro da frikcio. Kiam ni skutas laŭ traarbara itenero, ni ĉiam elektas ĉi tiun verdan Kickbike kaj unu el la Spurteroj.
En 2007 ni bicikle kaj skutile feriis en Francujo. Marwine, Machiel kaj Joost biciklis dum mi skutis.
Por ebligi ĉi-specajn feriajn vojaĝojn mi provizis la nigran Kickbike ĉe la antaŭrado per sakoteniloj. Ĉi tiel ankaŭ mi povas porti mian parton de la pakaĵoj. Skutado kun plenaj sakoj estas multe pli peze, sed oni rapide alkutimiĝas. Ne eblas svingi la krurojn multe antaŭen, sed tio tute ne gravas. Laŭ spertuloj tia antaŭensvingado atestas pri malbona tekniko: estas pli bone fleksi la genuon kiam oni svingas la kruron antaŭen. Kunsaka skutado estas do bona ekzerco por oniaj skutilaj kapabloj.
En 2007 ni brokante aĉetis ruĝan Kickbike, ĉar kroma Kickbike donas pli da ebloj por skuti kvarope.
Ĉi tiu ruĝa Kickbike estis fakte ne tre bona aĉeto, ĉar la naboj montriĝis eluzitaj. Kaj tiu sama problemo intertempe evidentiĝis ankaŭ ĉe nia nigra Kickbike. Mi provis enmeti novajn globlagrojn, tamen la naboj montriĝis tro eluzitaj. Tial ni decidis aĉeti novajn radojn por ambaŭ skutiloj. Temas pri radoj, kiuj apartenas la nova generacio de Kickbike, la G4-serio. Dank’ al tiuj novaj radoj ambaŭ skutiloj denove suplege ruliĝas. Fakte niaj ruĝa kaj nigra Kickbike-skutiloj estas pli-malpli samaj. La ĉefaj diferencoj estas la koloro, la malaltigilo, la kotŝirmiloj kaj la sakportiloj.
Antaŭ nelonge ni aldonis al nia skutilaro tute novan Kickbike el la G4-serio. Tiu malpezega modelo estas farita el aluminio. Dumskute tuj rimarkeblas la mirinda rigideco de la framo kaj la supla irado. Ĝi estas vera konkursa skutilo. La skutilo estas provizita per maldikegaj konkursaj pneŭoj.
Granda malavantaĝo de ĉi tiu skutilo estas, ke la integrita malaltigilo estas preskaŭ neuzebla. Pro la maldikaj pneŭoj kaj la dika framo la suba parto de la breto troviĝas tiel proksime al la planko, ke en la pli malalta pozicio eĉ la plej malgrandaj malebenaĵoj, kaŭzas, ke la framo skrapas la pavimon. Nia aluminia skutilo estas do konstante en la pli alta pozicio. Kaj eĉ tiam la framo estas kelkfoje forte rabotita de la pavimo.
En la somero de 2008 Marwine kaj mi skutis dum unu semajno de la Nordmara bordo (Bakkum) al la Germana landlimo (Enschede), sekvante longdistancan biciklo-itineron (itinero LF15). Marwine uzis la novan aluminian skutilon kaj mi la nigran Kickbike por kunporti ĉiujn niajn pakaĵojn.
translate into English
Manolopro says:
Mi lastatempe aĉetis faldo-bicikleton por iri al laborejo. La itinero estas: de mia hejmo al bus-haltejo (kelkajn metrojn); tie mi metas la biciklon en la sub-valizujon de la buso. La buso veturas 35 km-ojn al rando de madrida urbo-centro. Tie mi prenas la biciklon al mia laborejo, kiu troviĝas apud rivero Manzanares. Do, estas 1,5-kilometran vojon suben (altec-diferenco ~ 50 metroj).
Por reveni, estas pezege grimpi la deklivon. Do, mi biciklas laŭ la river-fluo (glata vojo) ĝis trajnstacio kie eblas preni trajnon al mia hejmo.
Vidu, kia malfacila estas la vivo por rad-rajdantoj en mia regiono! Kaj ne kalkulu trairi la 35-kilometrojn inter mia vilaĝo kaj la urbo, ĉar ne ekzistas vojoj ireblaj per biciklo. Kaj, krome, estas deklivo je 250 metroj (kiun oni devus grimpi revenvoje).
Kaj fine: ĉu vi scias pri tiu stranga skutilo?
www.likecool.com/The_Dirtsurfer_Freestyle--Sport--Gear.html
Roel Haveman says:
Dum niaj ferioj en Francujo en 2007 mi suprenskutis plurajn montetojn. Tio tute bone funkciis, kvankam mi kompreneble pli multe ŝvitis. Suprenirante, oni puŝu la piedojn pli rapide kaj oni ŝanĝu piedojn pli ofte. Tiam mi ne malofte preteriras zigzagantajn biciklantojn, kaj ankaŭ piedirantojn suprenpuŝantajn siajn biciklojn. Malsuprenirante mi ofte kaŭras. Dum mi sidas surkalkane, mia kapo troviĝas je sama alteco kiel la stirilo. Skutantoj do povas alvali en aerodinamike pli favora pozicio ol biciklantoj. Kaj la proksimeco al la pavimo kontribuas al la sento de rapideco.
Eble ne estas rekomendinde uzi skutilon por iri al sia laborejo, ĉar skutilado estas iom ŝvitiga. Sed, se oni povas duŝi tie, tiam skitiloj taŭgas ankaŭ por tio. La duradaĵon al kiu vi ligas, mi ne konas. Kaj mi iom dubas, ĉu oni povas nomi ĝin skutilo. Sed ĉu vi konas glitskutilon? Mi iam ŝatus provi ĝin: www.autoped.nl/stepslee.
Manolopro replies:
Bonŝance aŭ malbonŝance, estas malmultaj ŝancoj por ke mi provu glitskutilojn en mia regiono ;-) Sed la ideo aspektas bela!
Mi atentigas pri la retpaĝo de esperantista amiko, Marcos, kiu tre multe ŝatas bicikli. Tiom multe li ŝatas, ke li interesiĝis pri la pli komfortaj kuŝbicikloj. Li eĉ konstruis plurajn!
alinome.net/bici/cua.eo.html