Ĉi-semajne mi feriis sur la Nederlanda insulo Vlieland. Bela insuleto kun impona naturo kaj nur unu vilaĝeto.

Laŭ informoj de Vikipedio troviĝas sur la insulo Esperanto-monumento. Ĝi estis starigita ĉ. 1987 pro la centjariĝo de Esperanto. La monumento komence staris sur centra placo en la vilaĝo, sed poste oni translokis ĝin al la strato 'Boslaan' ĉe maljunulejo. En interreto mi trovis foton de la monumento kiam ĝi ankoraŭ staris sur la placo:


Kiel esperantisto mi kompreneble volis viziti tiun monumenton. Bedaŭrinde mi ne vere trovis ĝin. Mi trovis nur jenan restaĵon: