Se mi devus traduki sen Guglo, mi sentus min tute senhelpa. Guglo estas unu el miaj plej helpemaj amikoj dum mia traduklaboro. Sed kiam mi tradukas Esperante, mi ofte konstatas, ke Guglo iom lamas. Tial mi tre ĝojas, ke Ĵeromo Vaŝe kreis Kukolon. Kukolo estas fasado antaŭ Guglo, kiu igas ĝin potenca serĉilo por Esperanto.
Se oni ne havas Esperanto-klavaron, ekzemple kiam oni ne laboras per la propra komputilo, oni nur tre malfacile povas tajpi supersignitajn literojn en la serĉa tekstujo de Guglo. En la tekstujo de Kukolo tio tute ne estas problemo: oni tajpu x-surogate kaj la tekstoj tuj konvertiĝas al supersignitaj literoj.
En la reto troviĝas ne nur supersignitaj Esperanto-tekstoj. Se oni Gugle serĉas la vorton ĉirkaŭ, oni do maltrafas tekstojn kiuj enhavas la vortojn cxirkaux aŭ chirkau. Kukolo solvas tiun problemon: se vi entajpas la vorton ĉirkaŭ, ĝi aŭtomate serĉas ankaŭ la plej kutimajn variaĵojn de la vorto.
Mi ofte uzas Guglon por kontroli la uzon de iu vorto en la reto. Sed kiam mi ekzemple volas kontroli per Guglo la uzon de la vorto kruasano, tiam mi maltrafas la formojn kruasanon, kruasanoj kaj kruasanojn. Sed dank' al Kukolo, mi tutaŭtomate trovas ankaŭ tiujn formojn. Simile pri verboj: se mi entajpas tameni, Kukolo prezentas ankaŭ la Guglajn trafojn de tamenas, tamenis, tamenos, tamenus, kaj tamenu. Per Kukolo oni do povas en tre tempoŝpara maniero akiri tre precizajn rezultojn.
Oni povas diversmaniere agordi la konduton kaj aspekton de Kukolo kaj oni povas limigi siajn serĉojn al specifaj retejoj.
Kukolo hejmas jam dum kvar jaroj en mia retejo (http://www.tekstoj.nl/kukolo/), sed la nombro de vizitantoj estas ankoraŭ tre modesta. Tio estas tre stranga, se oni konsideras la utilecon de Kukolo. Mi do alvokas vin ekuzi Kukolon kaj varbi uzontojn. Se vi volas, vi povas uzi por tio jenan reklamilon: