Saluton al cxiuj.
Mi resendas gravan kaj fierigan mesagxon, kiun mi ricevis el la
kolombia duskutlisto, de nia kara Profesoro, lingvisto, verkisto kaj
amiko LUIS JORGE SANTOS MORALES.
Fecha: Sun, 6 Apr 2008
Asunto: [eo-kolombio] Zharick León lernas Esperanton ........
GEAMIKOJ :
Jes, kredu min! Sxi mem, Zharick León, nia fama kaj
superbelega aktorino kaj modelino, profitante sian
gravedecon kaj sekvante konsilon de Spirita Majstro
eklernis Esperanton en Januaro.
Sxi jam studis la unuan libron "Esperanto, un idioma
para hacer amigos" kaj parton de "Ni parolu Esperanton
flue kaj nature" kaj ecx komencis legi ekzempleron de
"Karlo" de Edmond Privat.
Jes, tiu fascinanta belulino estas fascinata de
Esperanto. Sxi diras, ke Esperanto estas multe pli
mirinda ol sxi iam imagis.
Mi konfesu, ke mi sentas vere honorata pro tio, ke sxi
petis min ke mi instruu nian lingvon al sxi. Mi ecx
pensis, ke temas pri trompsxerco, kiam Martin Karpan,
sxia argentina fiancxo, telefone diris al mi Zharick
tre, tre, tre, tre interesigxas pri Esperanto.
Kompreneble, ke cxi-momente mi kalkulas je sxia
permeso cxi-tion sciigi al vi cxiuj.
Mi diru al vi, ke Zharick estas ne nur perfekte bela
virino, sed treege inteligenta kaj spirite tre
disvolvigxinta homa estulo. Tiom da perfekteco cxe unu
sola persono ja sxajnas nekredebla, tamen sxi estas
inter ni kaj estas el karno kaj ostoj.
Cxi-jare, pro la baldawa naskigxo de la bebo, sxi ne
akompanos nin cxe nia Ibagea Kongreso, sed espereble,
venontjare cxe la Centjarigxo de Esperanto en
Kolombio, sxi ja estos kun ni kaj vi tiam povos
konstati ke mi diras al vi la puran veron.
Sxia bebo, kiun sxi nomos Luciano, naskigxos post du
monatoj, kaj sxi esperas ke li ankaw estos fervora
Esperantisto.
Gxuste cxi-semajne en la Numero 502 de la Revuo Aló
(Revista Aló) estas artikolo pri sxi ilustrata per
belegaj fotoj sxiaj (en la hodiawa numero de El Tiempo
trovigxas granda reklamo gxuste pri tiu Numero).
Fiere via,
Luis Jorge Santos-Morales
PN: Pri la aktorino
www.colarte.com/colarte/conspintores.asp?idartista=13716