Rodrigo/Rodericus Published on June 13, 2008
by Rodrigo/Rodericuspro

Rodrigo/Rodericus's blog

Browse posts
Obama says American children should learn Spanish and Americans should learn languages
Posted on July 11, 2008
9 comments (latest 16 months ago)
Experimento hexámetros daltónicos
Posted on July 10, 2008
1 comment (latest 16 months ago)
Nos pilla lejos
Posted on July 10, 2008
jen la frenezulo revenas
Posted on June 20, 2008
2 comments (latest 16 months ago)
sugestojn, mi petas!
3 comments (latest 16 months ago)
Ítaca, dicen
Posted on March 26, 2008
some words from the preface of a Greek course...
Posted on March 24, 2008
in inglis plis!
Posted on March 20, 2008
2 comments (latest 20 months ago)
pausa
Posted on March 20, 2008

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 532 times

sugestojn, mi petas!

Friday June 13, 2008 at 11:54PM

Saluton al ĉiuj!

Mi ne multe ipernitumis ĝis nun, kaj mi planas probable uzi alian sistemon por mia persona blogo kaj/aŭ retpaĝaro, sed almenaŭ dume ĉi tio utilos.

Sed nun mi mallonge rakontu kiajn sugestojn mi petas, kiel la titolo diras, kaj kial.

Unue la kialon. Antaŭ kelkaj semajnoj mi hazarde engaĝiĝis en la laboron registri mian voĉon kiel akompanon de promocia filmo de iu entrepreno. Loka studio (kiu okupiĝas pri la kreado de radiaj reklamoj por entreprenoj, instituciaj diskonigoj, ktp) kontaktis grekan konatulinon ĉi tie loĝantan ĉar ili bezonis kaj tradukon kaj voĉan registron en la greka de teksto inkluzivota en promocia video de entrepreno kiu en la sudo de Hispanio okupiĝas pri diversaj servoj necesaj al homoj kiuj laboras en ŝipa transportado, servoj kiaj pritrakto de dokumentoj de alilandanoj, ŝanĝo de la laborantaro de la ŝipo, riparoj... Pro leĝa afero la kontaktito ne devis mem fari la laboron kaj proponis min kiel parolanton por la registrado, kvankam oni estis petinta denaskan parolanton. Do jen mi, resume, unuafoje en mia vivo, antaŭ kelkaj semajnoj staris (jen nervozeta, jen nervozega) antaŭ mikrofono en aparta ejo, ĝuste kiel videblas en la televido kiam oni faras diskon aŭ dublas, sed registranta en la greka (oni faris versiojn en pluraj lingvoj por diversoriginaj ŝipistoj) kvinpaĝan, se mi ne mismemoras, tekston pri la servoj de tiu kompanio, kun kelkaj teknikaj... ne ĉiam facilegaj aŭ mallongaj vortoj (kelkajn fakesprimojn mi devis rekte diri angle), kaj samtempe mi devis, kompreneble, uzi iel alloge la voĉon, se tiel diri, samkiel en radia reklamo. Mi ne havis ian ajn antaŭan sperton prian, sed mi ja ŝatis ĉi unuan kaj ekkomprenetis kio estas malantaŭ la reklamoj kiujn ni ofte aŭdas. Cetere, la respondeculo de la studio estis tre afabla kaj helpema al ĉi tiu senspertulo kaj fine diris, ke ili ŝatus havi nin alitage por greke registri ion aŭdeblan en parto de la retpaĝaro de la studio, kie aŭdeblas mallongaj registradoj kiel specimenoj de ilia laboro, precize por parto de la paĝaro dediĉita al legado de poemoj, poemoj kun muziko... Dum babilado antaŭ la komenco de la registrado aperetis kelkaj aferoj pri lingvoj, kaj ne mi sed la menciita grekino, kiu min akompanis por helpi korekti la prononcon, diris al la respondeculo de la studio, ke mi scipovas Esperanton. La homo bone reagis kaj diris, ke li ĝojas ekscii, kaj ke eble iam ial tio povus utili al ili. Do, resume, kontentiga sperto.

Sed la afero ne tiam finiĝas! Kaj jen kial mi nun petas de vi sugestojn: antaŭ kelkaj tagoj hejmen venis skriba konfirmo de la pago pro la laboro kaj, ene de la sama letero sed manskribe, mi trovis papereton kun rememorigo, ke ili volonte akceptos min tie kiam ajn plej taŭgos por registri por la retpaĝaro ian legadon en la greka kaj, atentu kaj miru, en Esperanto! Do ĉi tiu estas mia konsulto al vi: kiun esperantlingvan poemon aŭ literaturan mallongan tekston vi elektus por tia okazo?

3 Comments / add your comment?

Lluís says:
Legu tie ajnon skribitan de mi.
Mi ne konas bone aliajn verkistojn.
Gratulon pro tiuj interesaj sukcesoj!
Posted 17 months ago. ( permalink )
Tonyo says:
Kiel malfacila demando! Vi eble povas legi iujn maldecajn ŝercojn de Beaucaire: tiuj kiuj komprenos jam amuziĝos.

Nu, serioze: se mi devus serĉi poemojn, por publika legado, mi selektus iun de Raymond Schwartz, de "La stranga butiko". Rigardu en eLibrejo: esperantujo.org/eLibrejo/; konkrete: esperantujo.org/eLibrejo/pdf/067-8

Mi ne scias ĉu tradukaĵoj taŭgas. Tiukaze la fabeloj de Andersen (tradukitaj de Zamenhof) aŭ de Grimm (Kabe) estus mallongaj kaj samtempe facile rekoneblaj.
Ĉiuj troviĝas en la eLibrejo.

Bonŝancon, kaj ĝis Kvenko!
Posted 17 months ago. ( permalink )
Rodrigo/Rodericuspro says:
Dankon pro la sugestoj. Kaj verŝajne ĉi-foje, Toño (ĉu Tonĉjo? certe ne Tonjo!), ĝis Ma... ĝis la venonta kongreso!
Posted 16 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...