Reklami iun vian ŝatatan aferon, tion oni faras ne nur en interreto. Mi ŝatas, i.a., marŝadon, kaj jam de kelka tempo troviĝas gluafiŝo pri marŝo (en Belgio!) sur la malantaŭa fenestro de mia aŭto.
Antaŭ tri jaroj mi denove aliĝis al la marŝo Kennedy [nl] en Someren (NL), kiu ĉiujare okazas en la unua semajnfino de julio. Je mia granda miro post kelka tempo mi ricevis grandan koverton de la organizantoj de tiu ĉi marŝo.
Montriĝis ke oni sendis al kelkaj regulaj partoprenantoj pakaĵon kun reklamiloj. Tiu pakaĵo enhavis i.a. longan, flavan gluafiŝon (60, 70 cm longan) kun emblemo kaj teksto. Tiu gluafiŝo troviĝis dum sufiĉe longa periodo, almenaŭ ĝis monatoj post la marŝo, sur la aŭto, Interese se sur ŝoseo veturas malantaŭ vi kamioneto el Someren.
Ŝajne ankaŭ ĉi-jare oni denove disdonis/dissendis tiajn gluafiŝojn. Vendrede, veturante sur ŝoseo, mi vidis aŭton kie troviĝis tia longa gluafiŝo sur la malantaŭa fenestro. Kaj estis de la aktuala jaro, do de la marŝo kiu komenciĝos post ĉirkaŭ du monatoj. Mi ĝojis vidi tion! Restas nun la demando: ĉu ili sendos ankoraŭ, aŭ ĉu mi mem akiru unu?
[nl] Origineel in het nederlands
(aldonita en aŭgusto) La afiŝo estas akirita, kaj tiel aspektas la afero:
|
| Gluafisxoj sur auxta fenestro |
Send a message
Search for members

Raj says:
Rob Keetlaerpro replies:
Bedaŭrinde mi havis kelkajn problemojn, pro kiuj mi ĉesis la marŝadon post "nur" 48 km. La planita 100km-a en Belgio, ĉi-semajnfine ankaŭ ne realiĝos. Domaĝe de la mono, sed tiel estas.
Raj says:
Onagrino (Dominique)--- (*)pro says:
Sed foje la reklamo povas efiki tute male al la origina intenco. Pro tio oni devas atenti pri la aspekto de la informiloj: ĉu ili aspektas "modernaj", ĉu la mesaĝo estas klara ktp...
Persone mi ne tre ŝatas la verdan stelon kiel reklamilo: tro multe da homoj taksas ĝin iel "sektema" simbolo, aliaj tute ne komprenas pri kio temas.
Sed kompreneble ĝi povas foje trafi iun, kiu jam simpatias al nia idealo, kaj vidas tiel, ke ĝi plu vivas. Tamen, ĉu ĝi samtempe ne donas malbonan impreson al iuj, kiuj scias kvazaŭ nenion pri esperanto, aŭ aŭdis nur kalumniojn?
Do, oni devus taksi la raporton inter la ebla akiro de " N " novaj simpatiuloj, kaj la ebla forpelo de " N' " kritikemuloj. Se oni havas nombron pozitivan per N -N' , do indas uzi la informilon. Sed male N-N' estas negativa nombro, pli bone ne uzi ĝin.
Nu, certe malfacilas scii antaŭe kiom da N kaj N' oni renkontos... ;-) !!!
Rob Keetlaerpro replies:
Onagrino (Dominique)--- (*)pro replies:
Sergej Isakov says:
Sergej Isakov.