Proverba kalendaro 2012 Same kiel antaŭ unu jaro mi faris (diĝitan) proverban kalendaron.

Kaj ĝustatempe por la nova jaro mi alŝutis ĝin al la reto. Vi povas trovi ĝin sub www.proverbaro.net. Se vi deziras havi ĝin, simple elŝutu el la reto kaj printu (eble atentu la sugestojn pri manieroj printi ĝin...).

Aperas mencio pri la kalendaro en la ĉefpaĝo de proverbaro.net, kaj krome ĝi estas trovebla en la menuo, sub la ligilo Amuzo.

Havu belan jaron, kaj ĝuu la kalendaron.