La regiono inter la Kaspa kaj la Nigra Maroj estas strategie grava ĉar tie naftoduktoj transitas. En 2005 estis inaŭgurita la naftodukto, kiu transportas la «nigran oron» de la produktoregiono Baku en Azerbajĝano ĉe la Nigra Maro tra Kaŭkazo al Tbiliso, la ĉefurbo de Kartvelio, kaj plue al la mediteranea havenurbo Ceyhan en Turkio (vidu la mapon indikante ĉi tiun kondukilon : eo.wikipedia.org/wiki/Ceyhan). De Ruslando venas gasoduko ĝis Cĥinval, la bombita urbo de Suda Osetio proksime de la landlimo inter ĉi tiu regiono kaj Kartvelio, kiu jam viktimiĝis en 1992-1994 pro simila konflikto (eo.wikipedia.org/wiki/C%C4%A5inval).

Oni do vidas ke la «kvintaga milito» havas relative longan antaŭhistorion, sed ĉi tie mi volas nur aludi kelkajn ĉi-jarajn okazaĵojn, ekzemple la avertojn de la rusa (ne plu) prezidanto Putin al Usono kaj EU ke aliĝo de Kartvelio al NATO ne restus sen konsekvencoj. Aliflanke por la usonanoj Kartvelio estas strategie grava ne laste pro ties proksimeco al Irano, alia grava produktanto de nafto, kaj ties regantoj, kiuj celas konstruon de atombomboj. La kartvelia prezidanto Sakaŝvili, kiu ja formiĝis en Usono, ŝajne aplikis la taktikon de la teksasano Buŝ, kiu jam en Irako reagis al minaco kiel kutime per sia «management by colt» (mastrumado per revolvero: «Unue pafu kaj poste pripensu !»).

La Buŝ-adiminstrado ankaŭ celas jam delonge instaladon de protektaj ŝildoj antimisilaj kontraŭ Irano en Polio kaj Ĉeĥio. Tion interpretas la rusoj kiel minacon de ilia influsfero. Probable la militista interveno en Suda Osetio kaj Kartvelio ankaŭ estis motivita pro la deklaro de sendependiĝo de Kosovo kaj estis okazo por venĝo de Rusio, kiu iĝis post la disfalo de Sovetio kaj la ĥaosaj jaroj sub la regado de Jelcin denove memcerta grandpotenco sub Putin kun renovigita armeo. Laŭdire 70% de la rusoj aprobas la agadon de Putin, kiel montris la lastaj elektoj.

Ĉe la potenculoj ŝajne denove aperas la refleksoj kutimaj dum la malvarma milito. Antaŭ nelonge sendependiĝintaj ŝtatoj kiel Ukrainio, Moldavio kaj la Baltaj ŝtatoj kun signifa parto de rusparolantoj timas nun similajn invadojn por «sekurigi» rusajn popolanojn. La eŭropanoj serĉas vojon de protesto malpli drastan kontraŭ la rusa ekspedicio en Suda Osetio kaj Kartvelio ol la usonanoj, ĉar ili dependas de la rusaj liveroj de gaso kaj nafto. Inverse Ruslando profitas de investoj el la Okcidento kaj pro tio serĉas solvon de la konflikto, sen perdi sian prestiĝon.

La mondhistoria evoluo de la pasintaj jaroj estis karakterizata de la apero de novaj grandpotencoj (Ĉinio, Hindio) kaj refortiĝo de la rusa imperio. Iuj kredis pri la fino de la historio (Fukujama) pro tutmondiĝo kaj liberaliĝo de la ekonomio kun kvazaŭ deviga demokratiĝo de aŭtokratioj. Usono estis konsiderata kiel la sola grandpotenco kaj monda policisto. Nun la potenco en la mondo ŝajne estas ne plu unupolusa sed multpolusa.

RS