Tamen estas neesplorita kampo, kiun neniu ekzegezisto de la Verna verko estimis rememore elvokinda. La aŭtoro de la «Eksterordinaraj vojaĝoj» (Voyages extraordinaires) ĉiam revis pri ideala socio konsistanta el respondecaj kaj prudentaj civitanoj kaj pri homaro pli klera kaj pli justa, memstare zorganta pri sia destino sen la helpo de iu dio aŭ providenca homo. Tia homaro – por povi vivi plej harmonie – devus posedi universalan rimedon de komunikado, komunan lingvon.

Jules Verne estis konvinkita ke konstruita lingvo universala povus esti vivipova. Li aludas pri tio en «Dudek mil leŭgoj sub la maroj» (Vingt mille lieues sous les mers). La skipo de «Nautilus» konsistis el homoj diversnaciaj: hispanoj, turkoj, araboj, hindoj, povantaj interkomunikiĝi sole per «idiomo strangeta, unika kaj absolute nekomprenebla». Temis pri lingvaĵo sciata nur de ili, pri lingvo inventita, kiun ne sukcesis kompreni la «gastoj» enŝipigitaj kontraŭvole.

«Jen la malagrablaĵo ne scii ĉiujn lingvojn», rimarkigas rolulo de la romano, «aŭ la malavantaĝo ne havi ununuran lingvon.»

«Estis, skribis la aŭtoro, idiomo sonora, harmonia, fleksebla, kies vokaloj ŝajnis submetitaj al akcentado tre varia.»

La mencio de ĉi tiu idiomo ripetiĝas dekon da fojoj en la verko. Frapas en la teksto de Jules Verne la aludo al lingvo «sonora, harmonia, fleksebla», kiun ĉiu esperantisto povas trovi en multaj lernolibroj kaj tekstoj dediĉitaj al la Internacia Lingvo: «belsona, harmonia, fleksebla». Konkludo: la ŝipistoj de la «Nautilus» esprimiĝas en esperanto.

Malfeliĉe ĉi tiu hipotezo kolizias kun grava kontraŭargumento. «Dudek mil leŭgoj sub la maroj» publikiĝis unuafoje en la «Magazino por eduko kaj distro» (Magasin d’éducation et de récréation) en 1869. Do dek ok jaroj antaŭ la apero de la franca traduko de la broŝuro de Zamenhof titolita «Langue internationale du Docteur Esperanto» (1887). En 1869 Jules Verne do ne povis ekscii pri lingvo ne ankoraŭ ekzistanta. Ĉu povus temi pli ĝuste pri volapuko? Ankaŭ ne. La unua lernolibro naskiĝis nur en 1880. Cetere la kvalifikoj de «sonora, harmonia, fleksebla» ne konvenus al la nealloga kaj komplika lingvaĵo de la germana pastro Schleyer.

Ĉi tie manifestiĝas anakronismo, kiun oni tute logike povas atribui al posta rearanĝo de la originala teksto dum la reeldonoj.

Oni scias ke Jules Verne havis pasion por la Internacia Lingvo. Lia nevino, s-ino Allotte de la Fuÿe, atestas pri tio en sia korespondado: «Jules Verne estas partiano de esperanto. Li intencas dediĉi volumon al ĉi tiu temo kaj opinias ke la ŝlosilo de la homa lingvo perdita en la Babelturo devus esti forĝata artefare.»

En 1903 konstituiĝis esperantista grupo en la urbo Amiens kie loĝis la verkisto. Jules Verne aliĝis tuj. Tie li havis du amikojn: Charles Tassencourt, la prezidanto, kaj Joseph Delfour, famkonata esperantisto. Ambaŭ proponis la honoran prezidantecon al la romanverkisto, kion li akceptis favore. Ĉi-okaze li promesis verki romanon laŭdante la meritojn de esperanto.

Li tenis sian promeson. Tamen pro malsano, laciĝo, duona surdeco kaj blindeco li ne povis finprepari la verkon. Ĝis sia morto (24an de marto 1905) li estis skizinta nur la kvar unuajn ĉapitrojn. Estas interese atentigi pri kelkaj diraĵoj metitaj en la buŝon de persono de la rakonto.

«Unue oni devas konstati ke esperanto estas idiomo simpla, fleksebla, harmonia, kiu same taŭgas por eleganta prozo kiel por harmoniaj versoj. Ĝi kapablas esprimi ĉiajn pensojn kaj eĉ la sentojn la plej delikatajn de la animo. Cetere ĝi estas la tipo de internacia lingvo. La ĉefa ideo por ĝia formigo estas la elekto de la radikoj proporcie al ilia internacieco, tio estas elektitaj laŭ la universala voĉdonado.»

Kaj la aŭtoro skribas ke «la studo de esperanto prezentas nenian malfacilon por la prononco aŭ por la memoro. Oni lernas ĝin kiel oni spiras...».

«Ĉi tiu lasta verko, titolita ‹Studvojaĝo› (Voyage d’étude) [2], estas la lasta verko super kiu laboris mia patro», skribis lia filo Michel la 30an de aprilo 1905. Je la morto de la verkisto la kruda skizo konsistis el kvar ĉapitroj plus la komenco de la kvina. La rakonto temis pri aventuro de kolonia misio en Afriko. Unu de la temoj devis esti esperanto.

Michel Verne reprenis la manuskripton de sia patro por redakti «La miriga aventuro de la misio Barsac» (L’étonnante aventure de la mission Barsac). Li entreprenis veran fuŝon de la «Studvojaĝo» densigante la kvar unuajn ĉapitrojn en unu sola kaj ne respektante la lokon de la ago transplantante ĝin de la franca Kongolo al Gvineo. Aliflanke lia romano, kiu fine konsistis el 15 ĉapitroj, temas nur pri koloniismo forigante ĉiujn aludojn al esperanto. Ci tiun fakton Charles-Noël Martin eĉ ne estimis menciinda en la antaŭparolo de «La miriga aventuro de la misio Barsac» [3].

Estis la destino de Jules Verne ke li mortis nur kvin monatojn antaŭ la unua tutmonda esperantokongreso organizita en Bulonjo-ĉe-Maro de la 5a ĝis la 13a de aŭgusto 1905. La celebrado de la centjariĝo de tiu evento evidentigis la mirindan vivoforton de ĉi tiu lingvo, kiun la aŭtoro de la «Eksterordinaraj vojaĝoj» konsideris «la plej sekuran, la plej rapidan vehiklon de la civilizacio».

La retaliro fine ebligas dokumentiĝi pri lingvo vere vivanta, kiun ĝis nun konspira silento senekvivalenta en la historio provis sufoki.

Antaŭsentinte la belan estonton promesitan al esperanto, sola lingvo vere universala, Jules Verne vidis ĝuste.

[1] El la franclingva «Trait d’Union», n-ro 166, dec. 2005, p. 19-21, tradukis R. Schneller kaj ĝi aperis esperantlingve en «SES informas», 3/2006, p. 25.

[2] Publikiĝis en «Bulletin de la Société Jules Verne», n-ro 98, dua trimestro 1991.

[3] Editions Rencontre, Lausanne, 1971.