Riŝo Published on October 15, 2008
by Riŝo

Riŝo's blog

Browse posts
Meditado de Thaïs (Jules Massenet)
Posted on January 31, 2009
1 comment (latest 9 months ago)
Esperanta Panteono kaj « bela kadavro » en Vieno
Posted on January 31, 2009
1 comment (latest 10 months ago)
Tucholsky pri financa krizo
Posted on December 13, 2008
Taglibro de franca soldato komence de la Unua Mondmilito
Posted on November 10, 2008
Problemoj de la asekuro pri invalideco en Svisio
Du novaj Mondaj Heredaĵoj de Unesko en la svisaj Alpoj
Posted on September 21, 2008
5 comments (latest 10 months ago)
Kion la «kvintaga milito» en Kaŭkazio rivelis
Posted on September 14, 2008
6 comments (latest 10 months ago)
Nekonata aspekto de Jules Verne (André Panchaud)
Posted on September 9, 2008
12 comments (latest 2 months ago)
Ekspozicio pri la Praga printempo 1968
Posted on September 8, 2008

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 225 times

Problemoj de la asekuro pri invalideco en Svisio

Wednesday October 15, 2008 at 06:03PM

En Svisio la asekuro pri invalideco (AI) estas ligita al la asekuro pri aĝuloj kaj postvivantoj (AAP) kaj estas deviga por ĉiu enloĝanto. La asekuro pri invalideco havis en la lastaj jaroj ĉiam pli grandan deficiton. La kaŭzoj de ĉi tiu deficito estas diversaj. Unuflanke la nombro de la invalidoj pro psikaj handikapoj pligrandiĝis – certe ankaŭ pro la ĉiam pli streĉaj laborkondiĉoj –, aliflanke la entreprenoj dungis malpli da partatempe laborantaj handikapuloj. Ili senigis sin de maljunaj laboristoj kiuj fine ricevis pension de invalido anstataŭ de senlaborulo.

Por ekvilibrigi la financojn la registaro proponis al la parlamento 5an revizion de la leĝo rilate la asekuron pri invalideco. La revizio celis pli severajn kondiĉojn por ricevo de pensio por handikapuloj kaj forstrekon de difinitaj suplementaj pagoj. Tio fine signifas ke la socialaj servoj de la kantonoj kaj komunumoj fakte devos transpreni pli grandan parton de la monsubteno al handikapuloj.

Plie oni fiksis la principon de « laboro antaŭ ricevo de pensio », pri kiu ankaŭ la koncernatoj mem konsentas, ĉar ili volas esti utilaj al la socio laŭ siaj individuaj kapabloj. Tamen en la koncerna leĝo ne troviĝas paragrafo kiu devigus la privatajn entreprenojn disponigi adaptitajn laborlokojn por handikapuloj aŭ kompense pagi fiksan kontribuon al la asekuro pri invalideco.

Pro tio asocioj de handikapuloj kaj laboristaj sindikatoj iniciatis popolan referendumon je tutlanda nivelo kontraŭ ĉi tiu versio de la revizio. Fakte en Svisio ĉiu dektria laborloko taŭgus por handikapuloj, sed okupataj estas nur 0,8 %.

La 17an de junio 2007 la referendumo okazis kaj la popolo akceptis la koncernan leĝon en la versio de la parlamento. La rezulto estas ke oni forstrekos partojn de la pensioj kaj tiel ŝparos 600 milionojn da svisaj frankoj. Aliflanke la ŝtato volas disponigi 400 milionojn por la envicigo de la handikapuloj en la labormerkaton. La asocioj de handikapuloj timas ke ĉi tiu mono servos ĉefe al kreo de multekostaj laborlokoj por kontroloficistoj anstataŭ al personoj koncernataj de invalideco. Ĉiukaze la 5a revizio de la leĝo rilate la asekuron pri invalideco ne sufiĉos por ekvilibrigi la budĝedon. Necesos verŝajne plialtigo de la imposto sur la plivaloro aktuale je 7,2 %.
Dum la voĉdona kampanjo la Svisa Popolpartio/Unio demokrata de la Centro imputis ĉefe al la psikaj handikapuloj ke ili ŝajnigas invalidecon por ricevi pension kaj ke pli granda severeco dum la ekzamenado de ĉi tiuj kazoj sufiĉus por ŝpari monon. La Svisa Federacio de Sindikatoj kontraŭis ĉi tiun stigmatizadon kaj eldonis interalie poŝtkartojn kun trukitaj fotoj prezentantaj ministrojn kiel handikapulon en rulseĝo aŭ blindulon. La celo de ĉi tiuj mesaĝoj estis sugesti ke invalideco povas trafi ĉiun ajn. La teksto akompananta la fotojn estis ekzemple jena : « Estimata sinjoro ministro, imagu ke vi estas handikapulo kaj subite via krompago ricevita por la flegado, kiun transprenis via edzino, estas nuligita. Kion vi voĉdonus la 17an de junio?»

(Ĉi-tiu artikolo aperis en "Sennaciulo" 7/8-2008, p. 110.)

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...