La 21an de aŭgusto la revon de la Praga printempo detruis rusaj tankoj. La provo reformi la komunismon kaj igi la socion, ekonomion kaj kulturon pli liberaj fiaskis pro la potencpretendoj de la granda socialista frato. La ĉeĥa indigniĝo originis el la studentaj protestoj dum aŭtuno 1976. Gravis la kontribuoj de artistoj, literaturistoj kaj intelektuloj, speciale de la verkista asocio, kiu konfrontis la komunistan partion per sia klara kritiko (Manifesto de la 2000 vortoj redaktita de Ludvík Vaculík) kaj pro tio ankaŭ puniĝis pli poste. La slavisto Felix Philipp Ingold estis atestanto pri la okazaĵoj kiel juna stipendiulo de la verkista asocio kaj kiel ĵurnalisto li raportis pri la literatura vivo de 1967 ĝis 1975 por diversaj svisgermanaj gazetoj. En la biblioteko Vadiana en St.Gallen ĵus okazis ekspozicio pri lia valora kolekto Bohemica II dediĉita al la ĉeĥa literaturo kaj al libroj de bibliofilo el tiu tempo. La ekspozicio ankaŭ montriĝos en la Centro Dürrenmatt en Neŭŝatelo.

Alia ligo de St.Gallen kun la Praga printempo estas Ota Šik, ĉeĥa ekonomo kaj politikisto, iama ministro pri ekonomiaj reformoj nomumita de la partia ĉefo kaj reformkomunisto Alexander Dubček. Li naskiĝis de judaj gepatroj (*1919 Pilsen, † 2004 St.Gallen), edukiĝis dulingve (en la germana kaj la ĉeĥa), studis pentrarton kaj ekonomion. En 1940 li aliĝis al la komunista partio. Pro partopreno al kontraŭnazia aktivado li estis enfermita en la koncentrejon Mauthausen kiun li apenaŭ supervivis..

Kiel ministro li promociis la modelon de humana ekonomio demokrata kaj kredis je tria vojo inter komunismo kaj kapitalismo. Li volis enkonduki en la socialisman ekonomion la principon de la merkato kaj la konkurado inter entreprenoj, sed samtempe konservi mekanismojn de planado kaj direktado por preventi la troigon de la kapitalisma sistemo kiel ekzemple amasa senlaboreco. Dum restado en Beogrado, kondamninte la invadon de la trupoj de la Varsovia Pakto, li estis eksigita el la registaro kaj elmigris en la jaro 1970 al St.Gallen, kie li iĝis profesoro en la Altlernejo pri ekonomio kaj socialaj sciencoj kaj tie instruis dum 15 jaroj.

La intereso de svisaj verkistoj pri siaj kolegoj en Ĉeĥio (Kundera, Havel, ktp.) estis granda. Oni ludis en Prago la teatraĵon de Dürrenmatt La rebaptistoj, kiun la aŭtoro ĉeestis, kaj ĝi kaŭzis skandalon pro la enscenigo aludanta la aktualecon. Reveninte al Bazelo Dürrenmatt, kiu konstatis ke en Ĉeĥio blovis nova vento de libereco, organizis protestan aranĝon kun paroladoj de Grass, Frisch, Bichsel kaj Kurt Marti.

Václav Havel, kunfondinto de la Ĉarto 77 estis en la sepdekaj jaroj akra kritikanto de la reĝimo. En la jaro 2006 li ricevis la Premion de la generacioj kaj je ĉi tiu okazo faris atentindan dankparoladon en la Universitato de St.Gallen. Li parolis pri la generacio de la kvindekaj jaroj, kiu vidis la finon de la stalinisma erao kaj de la persona kulto kaj volis doni al la socialismo humanan vizaĝon. Li aludis pri la generacio post 1968, kiu spertis la normaligon kaj deturnis sin de la publika vivo en la spedekaj kaj okdekaj jaroj. Li esprimis la esperon, ke la nova generacio, kiu kreskiĝis en epoko de libereco kaj ne persone spertis la komunismon, transprenos la politikan respondecon kaj sukcesos plibonigi la situacion en orienteŭropaj landoj.

Historio de la Praga printempo en Vikipedio .

http://eo.wikipedia.org/wiki/Praga_printempo_1968

Pri Havel ekzistas esperantlingva artikolo en Vikipedio, pri Ota Šik nur en la ĉeĥa, germana, angla kaj turka :