Riŝo Published on August 31, 2008
by Riŝo

Riŝo's blog

Browse posts
Du novaj Mondaj Heredaĵoj de Unesko en la svisaj Alpoj
Posted on September 21, 2008
5 comments (latest 10 months ago)
Kion la «kvintaga milito» en Kaŭkazio rivelis
Posted on September 14, 2008
6 comments (latest 10 months ago)
Nekonata aspekto de Jules Verne (André Panchaud)
Posted on September 9, 2008
12 comments (latest 2 months ago)
Ekspozicio pri la Praga printempo 1968
Posted on September 8, 2008
La laboro de la pli aĝaj salajruloj
Bapto por "disĉiplo de Gutenbergo"
Posted on August 30, 2008
4 comments (latest 14 months ago)
La ribelo de la ateistoj (traduko) 1
Posted on July 14, 2008
8 comments (latest 14 months ago)
La ribelo de la ateistoj (traduko) 2
Posted on July 13, 2008
4 comments (latest 14 months ago)
EU : aŭstria prezidento proponas popolan voĉdonon pri eŭropunia konstitucio
Posted on June 28, 2008
2 comments (latest 16 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 170 times

La laboro de la pli aĝaj salajruloj

Sunday August 31, 2008 at 03:26PM

La pensia asekuro havas deficiton pro la demografia evoluo. Nuntempe homoj vivas pli longe kaj ofte senlaboriĝas antaŭ la pensiula aĝo kaj junuloj alvenas pli malfrue en la labormerkaton pro pli longaj studoj. Ekestas do pli grandaj elspezoj kaj malpli grandaj enspezoj de kotizoj por la pensia asekuro. Tial okazis reformoj en pluraj landoj.

Pri la problemo de la pli aĝaj salajruloj (55-64-jaraj) okazas reformoj en pluraj landoj. Mi aŭdis diskuton en franca radio, kiun mi sekve resumas. Estas konata fakto ke la kategorio de la pli aĝaj personoj kreskas kaj la nombro de la profesie aktivaj salajruloj kotizantaj al la pensia asekuro malkreskas. La sinsekvaj registaroj dum la jardekoj 1980 kaj 1990 kredis ke la forigo de la pli aĝaj salajruloj estas rimedo kontraŭ la senlaboreco. En 1982 sub Mitterrand oni malaltigis la aĝon de pensiiĝo en la privata sektoro de 65 al 60 jaroj kun la ideo ke ekestos laborlokoj por junuloj. La entreprenoj profitis de ŝtata monhelpo por maldungi salajrulojn pli aĝajn, do ĝenerale pli kostajn, financigante pere de la kolektivo sennombrajn antaupensiiĝojn. Tamen la atendita rezulto pri novaj laborlokoj por junuloj estis kvazaŭ nula. La sekvo de ĉi tiu politiko estis ke oni senigis sin de laborfortoj nepre necesaj laŭ la vidpunkto de la demografia evoluo kaj ke la sistemo por financi la pensiojn riskas implodi.

Alia politika decido celanta protekti la pli aĝajn salajrulojn estis monpuno aplikata al entreprenoj maldungantaj pli aĝajn salajrulojn. La efiko de ĉi tiu rimedo estis mala: la entreprenistoj ne plu volis dungi salajrulojn pli aĝajn ol 50-jarajn timante eventualan monpunon. Sekvis ke kvindekjarulo perdinta sian postenon havas preskaŭ nenian ŝancon retrovi fiksan laboron. Alia hipokriteco montriĝis kiam oni denove malfruigis la pensiiĝan aĝon al 65 jaroj – malfermante la rajton al plena pensio – sen okupiĝi pri la fakto ke la labormerkato estas fermita al la pli aĝaj salajruloj.

Lastatempe oni tamen konsciiĝis ke la scioj kaj spertoj de la pliaĝuloj povas esti utilaj al entreprenoj. Ekzistas firmaoj subtenantaj la instruiĝon de junuloj fare de pliaĝuloj kaj inverse junuloj povas instrui al pliaĝuloj siajn ĵus akiritajn sciojn pri la plej novaj teknikoj. -- Fine komparo de la procentoj de laborantaj pliaĝuloj en kelkaj eŭropaj landoj estas interesa: Francio 36%, Svedio 68%, Danio 60%, Britio 55%..

(El SAT-diskuto pere de interreto 2007. Fotoj de pli aĝaj salajruloj en presejo.)

1 Enpaĝigo
1 Enpaĝigo

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...