Riŝo Published on August 30, 2008
by Riŝo

Riŝo's blog

Browse posts
Kion la «kvintaga milito» en Kaŭkazio rivelis
Posted on September 14, 2008
6 comments (latest 10 months ago)
Nekonata aspekto de Jules Verne (André Panchaud)
Posted on September 9, 2008
12 comments (latest 2 months ago)
Ekspozicio pri la Praga printempo 1968
Posted on September 8, 2008
La laboro de la pli aĝaj salajruloj
Posted on August 31, 2008
Bapto por "disĉiplo de Gutenbergo"
4 comments (latest 14 months ago)
La ribelo de la ateistoj (traduko) 1
Posted on July 14, 2008
8 comments (latest 13 months ago)
La ribelo de la ateistoj (traduko) 2
Posted on July 13, 2008
4 comments (latest 13 months ago)
EU : aŭstria prezidento proponas popolan voĉdonon pri eŭropunia konstitucio
Posted on June 28, 2008
2 comments (latest 16 months ago)
Eŭropa Unio kaj kukumoj
Posted on June 28, 2008
4 comments (latest 15 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 308 times

Bapto por "disĉiplo de Gutenbergo"

Saturday August 30, 2008 at 11:55AM

Bapto per subakvigo en fontano aŭ rivero (germane "Gautschen")* estas ankoraŭ hodiaŭ tradicia kutimo en preseja medio, dum kiu metilernanto post sukcesa trapaso de la fina ekzameno ricevas la «absolvon» de siaj profesiaj «pekoj» fare de pli aĝaj kaj spertaj kolegoj. Pri la bapto atestas liberiga letero en formo de arte presita dokumento. La kutimo ekzistas ek de la 16a jarcento ĉefe en germanlingvaj regionoj.

Ĉi tiun ceremonion organizas la baptomajstro, la kaptantoj kaj la sponĝotenanto. Sekvas ĝin la kolegaro kaj hazarde ĉeestantaj scivolemuloj. Post la ordono de la baptomajstro: «Kaptu lin !», la kandidato, kiu ofte provas brave sin defendi kaj forfuĝi, estas firme kaptita kaj kondukita al fontano. Tie la baptomajstro faras humoran paroladon: «Lasu fali lian ‘corpus posteriorum’ sur ĉi tiun akvumitan sponĝon ! Verŝu akvotorenton sur la soifantan animon ! Tio estas la plej bona bapto por disĉiplo de Gutenbergo.».

Okazas subakvigo kaj poste legado de la baptletero: «Ni disĉiploj de Gutenbergo sciigas al ĉiuj niaj samprofesianoj ke la disĉiplo de la nobla presarto (antaŭnomo, nomo) hodiaŭ baptiĝis laŭ la tradicia kutimo helpe de la kolegoj de la sube menciita firmao kaj per tio estas enkondukata en ĉiujn rajtojn kaj privilegiojn transdonitajn al ni de la imperiestro Frederiko la III-a. Ni rekomendas al ĉiuj niaj samprofesiuloj akcepti la supre menciitan disĉiplon de Gutenbergo kiel respektindan kaj rajtigitan kolegon de la nigra arto.» La kolegoj kiuj partoprenis subskribas la atestan leteron kaj fine sekvas manĝado kaj trinkado.»

4 Comments / add your comment?

Fernando Maia Jr. says:
Kara, kia interesa rito! :-) Dankon por prezenti ĝin! Nu, hehehe, espereble oni prizorgas ne vundi la baptaton, kiam li estas ĵetata al la rivero! hehehe
Posted 14 months ago. ( permalink )
Riŝo replies:
Ne, la baptito suferis nenian damaĝon krom malsekiĝon ! Certe kun kolegino la bapto estus iom malpli drasta.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Stelo says:
Mi kore gratulas al baptanto, ankaŭ en nia regiono (iama Jugoslavoio) oni konservas la kutimon bapti novan presiston.
amike Stelo
Posted 14 months ago. ( permalink )
Riŝo says:
Dankon pro la gratuloj, mi transdonos. Mi ne sciis pri la kutimo ankaŭ en via regiono, do interesa informo.
Posted 14 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...