Svisa tektonika areno Sardona

La formiĝo de la Alpoj estis komplika fenomeno. Ĝi okazis kiam en la kretaceo kaj terciaro la afrika kontinento puŝis la ebenajn stratumojn, kiuj malmergiĝis el la maro kaj faldiĝis ĝis plurmilmetra alteco. Okazis ankaŭ surŝovadoj de tavoloj ĝis 100 km longaj. Por nefakulo la ekzempleco de la tektonika areno Sardona ne estas evidenta, dum ĝi ekscitas la scivolemon de geologoj jam de pli ol 200 jaroj. Normale pli junaj stratumoj troviĝas super pli malnovaj, tamen ĉi tie estas la inverso. Verrucano-petroj 250 jarmilionojn aĝaj kuŝas sur multe pli junaj Flysch-petroj nur 35 jarmilionojn aĝaj. Inter ambaŭ troviĝas mallarĝa kalkŝtona bendo, la Lochsite-kalko. La estiĝo de ĉi tiu geologia ekscepto estas problemo pri kiu pasie diskutis la geologoj en la dua duono de la 19a jarcento.

La tektonika areno Sardona troviĝas sur teritorio de la tri kantonoj Glaruso, St.Gallen kaj Grizono. La geologiaj elementoj kaj ecoj povas esti apreciataj de ĉiu vizitanto, do konsistigas la pedagogian kaj sciencan valoron de ĉi tiu regiono. La procezo de la montara formiĝo kun multnombraj petraj aperlokoj kaj la vaste videbla surŝovo estas impresige travivebla kaj signifa por la scienca esplorado ek de la 18a jarcento. La mekanismo de la surŝovado estas parte ankoraŭ hodiaŭ enigmo por la scienco.

La demando estas: «Kiamaniere eblas ke proksimume 3 km dika, 50 km longa kaj 100 km larĝa petra tavolo, la tiel nomata Helveta kovraĵo, estis ŝovita je distanco de 35 km norden sen diseriĝo?» Sur argilo tio pli facile eblus, sed la ŝovado okazis sur kalko, malpli glita materio. Fakte la faldiĝo de la kalka stratumo estas la sekvo de altaj premoj kaj temperaturoj. Laŭ la strukturoj de la stratumoj la sciencistoj supozas ke la surŝovo okazis en la interno de la tero je profundeco de proksimume 16 km en la tempo de –35 ĝis –20 jarmilionoj kun la helika rapideco de kelkaj milimetroj jare. Favoris ĉi tiun procezon akvaj likvaĵoj el la petroj Verrucano kaj Flysch. Tiel la frotada rezisto malpliiĝis kaj la kapablo gliti grandiĝis. Tiaj spuroj de tektonikaj surŝovoj estas observeblaj nur en tre malmultaj lokoj en la mondo.

Historio de la surŝova teorio

La natursciencisto kaj politikisto Hans Conrad Escher rekonis jam en la jaro 1807 ke en la loko nomata Lochsite (Sool, Glaruso) kuŝas maljunaj petroj sur pli junaj. Lia filo Arnold Escher, la unua profesoro pri geologio en Zuriko, supozis en 1845 ke temas pri «kolosa surŝovo», sed li ne publikigis sian teorion ĉar «neniu homo kredus tion, oni taksus min frenezulon». Anstataŭe li kreis abstruzan teorion de duobla faldiĝo. Lia disĉiplo Albert Heim transprenis ĉi tiun teorion kaj faris dogmon el ĝi, kiu estis akceptita pro la prestiĝo de tiu profesoro ĝis komence de la 20a jarcento, kiam la geologo August Rothpelz de la universitato Munkeno pridubis la teorion de Heim kaj konkludis, ke temas pri grandega surŝovo de stratumoj.

Ĝis tiam oni ankaŭ ĝenerale kredis ke petrofaldiĝoj kaj montaroj estiĝis, ĉar la tero estus ŝrumpinta dum ĝia malvarmiĝo simile al malnova ŝrumpita pomo. Nur la teorio pri la ŝovado de la kontinentoj en 1912 ebligis klarigi la superŝovadon. La germana esploristo Alfred Wegener havis la ideon ke ĉiuj kontinentoj estiĝis pro la disdrivado de supozata prakontinento. En la 1960aj jaroj oni pli detalis ĝin kaj ĝi konatiĝis sub la nomo de la teorio de la plattektoniko. La moderna plattektonismo klarigas la estiĝon de la Alpoj pro kolisio de la afrika kun la eŭropa kontinentoj. En la kontaktozono stratumoj kunpresiĝis kaj estiĝis faldiĝoj kaj surŝovoj.

(Resumo de: Martin Leuch, Der Bau der Alpen, St.Galler Tagblatt, 2008-08-09, p. 19.)

Vidu ankaŭ: http://eo.wikipedia.org/wiki/Svisa_Tektonika_Areno_Sardona

Retia fervoja linio Thusis-Tirano

Fervojlinioj en la Unesko-listo estas malmultnombraj: post la Semmering-fervojo en Aŭstrio kaj la Darjeeling-Himalajo-fervojo en Barato, la Albula- kaj Bernina-Linioj de la Retia Fervojo estas pionira verko de la fervoja arkitekturo konstruita antaŭ cent jaroj. Pro ekomomiaj kaŭzoj oni elektis mallarĝan intertrakan distancon de 1,00m.

Kio karakterizas ĉi tiun 122 km longan linion inter Thusis kaj Tirano? Fakte la fervojlinioj tra Albula kaj Bernina estas majstroverkoj, kiuj estiĝis per multflanka kunagado de politiko, ekonomio, tekniko, kulturo kaj naturo. Kun spektakle impresaj arkitekturaĵoj kiel viaduktoj kaj cirklaj tuneloj la fervojo estas harmonie integrita en la bela montara pejzaĝo. Necesis 99 pontoj kaj 55 tuneloj por alsupri kaj descendi la pasejojn de Albula kaj Bernina. Ĉe la plej kruta loko, sude de la Bernina-pasejo, deklivo de 70 promiloj estas venkita.

La veturado de Thusis ĝis Tirano daŭras proksimume kvar horojn por la 122 km. Tial oni nomis la Bernina-Ekspreson «la plej malrapidan ekspreson de la mondo». Tio ne ĝenas la vojaĝantojn, kontraŭe, ili admiras la pontojn, tunelojn kaj pejzaĝojn traveturante diversklimatajn kaj diverslingvajn regionojn (germanan, romanĉan, italan), de la glaciakvo de la Lago Bianco ĝis la vitejoj kaj kaŝtanarboj de la itala urbo Tirano.

Sed kompreneble ĉi tiu linio – certe tre interesa por turistoj kaj ŝatantoj de fervojoj – aliflanke estas nemalhavebla por la enloĝantaro kaj vartransportoj. Ĝi estas retparto de la Retia Fervojo, ekonomie grava faktoro por la kantono Grizono, ankaŭ nomata kantono de la 150 valoj kun la ĉefurbo Chur / Cuera / Coira.

Kelkaj vidindaĵoj sur la linio Albula-Bernina

* Inter Thusis kaj Tiefenkastel troviĝas la ponto de Solis kun alteco de 90 m.

* La kurbita ponto post tunelo sur la rivero Landwasser proksime de Filisur.

* La cirklaj tuneloj inter Bergün kaj Preda majstras altecon de 416m sur 6km.

* La Albula-tunelo je 1823 m sur maro estas la plej alte lokita en la Alpoj.

* La Bernina-fervojo estas la plej alte lokita dentradfervojo de Eŭropo. Ĝi venkas inter Tirano kaj Alp Grüm 1800 m de alteco.

* La cirkla ponto de Brusio.

(Vidu ankaŭ : eo.wikipedia.org/wiki/Retia_Fervojo.)