Ĝi reprezentas la aŭtomobilkuriston kaj inĝenieron uson-svisan Louis Chevrolet, kiu naskiĝis en la menciita urbo, sed elmigris Usonen kaj donis sian nomon al la poste famiĝinta marko Chevrolet.

La usona firmao deziris rememorigi sian centjariĝon per artverko kaj elektis dum konkurso la verkon de la ĝeneva artisto Christian Gonzenbach pro la dinamismo kaj la karakteriza perspektivo de "reverso kiel ganto", kion oni rimarkas ekzemple en la renversitaj literoj de la nomo sur la soklo, laŭdire sin spegulantaj en ĝusta skribo sur la brilanta surfaco de la statuo.

La busto montras la ĝeneralan fizionomion de la personulo, kun pilota kasko kaj okulvitroj, sed la trajtoj estas kavigitaj kaj la observanto havas la impreson de neprecizo, kiu elvokas la dinamismon de la personulo kaj la rapidecon de aŭtomobilkuroj.