La teologo Hans Küng, aŭtoro de la furorlibro Ĉu Dio ekzistas?, kritikas la karikaturan aliron al la religio de Richard Dawkins.
(Laŭ intervjuo en Le Temps, Ĝenevo 19-04-2008, p. 3.)
Le Temps: La pensuloj de la movado Novaj Ateistoj fortege atakas la religion kaj asertas ke ili volas detrui ĝiajn intelektan kaj moralan pretendojn, ĉar ne eblas pruvi la ekziston de Dio. Kiel vi reagas al ĉi tiuj tezoj?
Hans Küng: Fakte la aktuala debato kontribuas per nemultaj novaj sciencaj argumentoj kontraŭ la ekzisto de Dio, sed malfermas polemikon kontraŭ la religio ĝenerale kaj la kristanismo speciale kun argumentoj komplete unuflankaj. Tamen mi komprenas la fonon de ĉi tiu polemiko. Multaj nuntempuloj koleriĝas pro la islama fanatismo kaj la teroristaj atakoj. Aliaj ekscitiĝas pro la personkulto ĉirkaŭanta la papon, kontraŭa al la evangelio, same kiel la restaŭraj tendencoj efikaj ene de la katolika eklezio, nome en la kampo de la liturgio kaj la teologio. Ankoraŭ aliaj alarmiĝas pro la spaco kiun okupas la kreistaj tezoj en diversaj usonaj lernejoj kaj universitatoj. Fine ekzistas ankaŭ ekscitiĝo kontraŭ politikuloj kiel Bush, kiu kredas ke li povas pravigi la militojn en Afganio kaj Iranio pretekstante ke Dio estas je lia flanko.
En via lasta libro Eta traktato pri la komenco de ĉio vi skribas ke "la moderna scienco devus kaj necese devas sindeteni prikonsideri Dion" kaj vi vokas al gardado de propra sfero de ĉiu disciplino kaj al komplementeco. Sed la Novaj Ateistoj opinias ke la reciproka neenmiksiĝo de la magistroj ne eblas kaj ke la konfrontado inter religio kaj scienco estas neevitebla, kiam la religio priparolas la originon de la homo, de la vivo kaj de la universo. Kion vi respondas al ĉi tiu argumento?
Ĉi tiu konfrontado ne estas neevitebla. Certe ekzistas multaj seriozaj kaŭzoj por kontraŭbatali la religion kaj ankoraŭ pli la misuzon en ties nomo. Malmultaj teologoj pritraktis la negativajn facetojn de la religio dum la lastaj jardekoj kiel mi. Sed Dawkins ne citas mian libron Ĉu Dio ekzistas?, daŭre furora libro, en kiu mi pritraktis preskaŭ ĉiujn demandojn levitajn de li. Anstataŭ enscenigi batalon unuflankan, supraĵan kaj basnivelan kontraŭ la religio ĝenerale, estus pli utile se la klarvidaj homoj batalus kune kontraŭ perforto kaj milito, la subpremo de minoritatoj kaj virinoj pro religiaj kaŭzoj kaj la uzo de superstiĉo. Tion dirite, necesas substreki ke sistemoj totalismaj kaj ateismaj ankaŭ krimis kontraŭ humaneco kaj oni devas sin demandi, kian rolon ludis la scienco en ĉi tiuj krimoj. Same kiel la religio ankaŭ la scienco perdis sian senkulpecon.
Richard Dawkins konfesas ke la scienco ne povas pruvi la neekziston de Dio. Sed li asertas ke ĝi povas demonstri ke lia ekzisto estas tre neprobabla. Ĉu liaj klopodoj estas legitimaj?
Dawkins ne serioze studis kio estas religio nek la kritikon de la religio. La argumentoj de Feuerbach, Marx, Nietzsche kaj Freud estas senlime pli seriozaj ol liaj propraj. En certa senco Dawkins refalas en la 19an jarcenton. Li tute ne prikonsideras la nuntempajn eksegezajn esplorojn kaj la literaturan kritikon de la Biblio. Li legas ĝin laŭ naiva maniero.
La teorio pri la evoluo de Darvino hodiaŭ klarigas la originon de la homo. Sed por vi, kaj por multaj kredantoj kaj teologoj, tio ne pridubas la ekziston de kreanta Dio. Ĉu vi povas klarigi al ni kial?
Ĉiu inteligenta homo scias ke la scienca teorio ne povas klarigi demandojn situantajn ekster la homa eksperimentado. Kant tre bone diris ke la racio ne kompetentas por pritraktado de asertoj situantaj ekster spaco kaj tempo. Por respondi la demandon "kial ekzistas io kaj ne nenio?" oni devas veni al la filozofio kaj al la teologio. Neniu ĝis nun klarigis la kaŭzon de la praeksplodo. Teologoj kaj sciencistoj devas resti modestaj.
Multaj personoj estas aŭ iĝis ateistoj pro la problemo de la malbono. La fakto ke ekzistas tiom da malbono kaj da sufero en la mondo, ĉu tio ne sufiĉas por forĵeti la ekziston de Dio bona kaj tutpotenca?
La tria ĉapitro de la Genezo bone montras ke Dio ne estas la origino de la malbono. Sed ek de la momento kiam la homo disponas pri la libera volo, li havas la eblon fari malbonajn agojn. Longtempe oni povus spekulativi por scii, ĉu libero eblus sen malbono. Sed la malbono estas fakto kiu rezistas al la ekspliko de la racio. Oni devas allasi: la religio ne kapablas klarigi kial la Holokaŭsto eblis. Sed estas tro facile turni sin al la ĉielo kaj krii: "De kie venas la malbono?" Oni povas nur konstati ke la homo povis fari tion kaj insisti pri la respondecoj individua kaj kolektiva.
Send a message
Search for members
rughulo says:
la holokausto estas tre facile komprenebla - char ghi originis el la akuzo de religio- ke la judoj murdis la mesion!
mi miras ke elstara teologo ne superas baznivelon- la teologo evidente estas nur basnivela!
Riŝo says:
Riŝo edited this comment 16 months ago.
rughulo says:
Vi tute pravas pri mia simpla argumento - sed ghi estas la plej trafa . La historio de juda popolo estas ege longa kaj sanga - sed plej grave kontribuis al sangovershado la teologoj - Nuntempe la prezidento de USONO pravigas la militojn per similaj argumentoj- batalo kontrau la malbono- nova krucmilito ktp.ktp. Tial furoras la libro en Usono kaj okcidentaj landoj char la normala racia homo ne kredas je tiaj mensogoj.
Ekzistis raraj teologoj en opozicio al fashisma religio - sed nuntempe la papo benas la prezidenton Bush - ankau nuntempe teologoj staras je flanko de reganta klaso, la burgha
rughulo replies:
dieter rooke