La brita biologo Richard Dawkins publikigis antaŭ du jaroj The God Delusion (La iluzio pri Dio), eseo kiu forte atakas la religion kaj ties nocajn efikojn. La libro, kiu aperis antaŭ nelonge en franca traduko (Pour en finir avec Dieu), iĝis furorlibro: pli ol du milionoj da ekzempleroj vendiĝis en Usono, Britio kaj Germanio (germanlingva titolo: Der Gotteswahn). Ĉi tiu verko enviciĝas en proklamoj de la movado de la Novaj Ateistoj kies ĉefreprezentanto estas Richard Dawkins. Tri aliaj anglosaksaj aŭtoroj elpaŝis por deklari sian ateismon kaj aperigis en la lastaj jaroj samspecajn furorlibrojn: Letter to a Christian Nation de Sam Harris (2006) kaj God Is Not Great de Christopher Hitchens (2007). Ili ekigis polemikegojn en Usono.

Nuntempe, kiam la disiĝo de politiko kaj religio estas ĉiam pli minacata en Okcidento, kie multaj registaroj havas ĉiam pli da cedemo rilate religiajn postulojn danĝerajn por la liberoj, ĉi tiuj aŭtoroj metas utilajn kaj necesajn demandojn rilate la lokon de la religio en la socio. Oni povas bedaŭri ilian furiozon, ilian ofte karikaturan koncepton pri religio kaj la karakteron kelkfoje tro supraĵan kaj materiisman de iliaj demonstroj. Sed ilia arda batalo estas la esprimo de kreskanta tedo bone komprenebla koncerne religian obskurismon.

La tono de la libro de Richard Dawkins ofte estas akra kaj polemika, sed sagacaj argumentoj ne mankas. Iuj estas novaj, aliaj malpli. Richard Dawkins volas veki la konsciojn pri kvar punktoj. Unue "konsciigi ke estas realisme, kuraĝe kaj mirinde esti ateisto". Due montri ke la natura selekto laŭ Darvino sufiĉas por klarigi la riĉecon de la vivuloj en ĉi mondo kaj ke la universo ne bezonas la hipotezon de Dio. Trie eviti ke la infanoj enregimentiĝu en la religion fare de siaj gepatroj. Fine redoni fierecon al la ateistoj, ĉar "la ateismo estas preskaŭ ĉiam la signo de sana sendependeco, verdire de sana spirito".

Dawkins avertas ke li taŭzos la religion. Lia celo ne estas senkiala ofendado, sed li rifuzas "la disproporcian privilegion pri kiu disponas la religio en niaj socioj laikaj", danĝera privilegio kiu baziĝas sur nevortigita interkonsento laŭ kiu oni ne kontestu la religiajn ideojn. Laŭ Richard Dawkins tiuj ĉi ankaŭ devas esti submetataj al debato kaj kritiko. Tial li kontraŭbatalas la principon de neenmiksiĝo inter magistroj, kiuj prudente interkonsentas ke scienco kaj religio ne povas eniri konflikton ĉar ili havas ambaŭ apartajn ekspertizajn kampojn; konsekvence la scienco povas nek jesi nek nei la ekziston de Dio. Por la brita biologo la ekzisto de Dio, kiam ĝi pretendas klarigi la originon de la universo kaj de la vivo, "estas scienca hipotezo kiel iu alia". Tiusence ĝi devas esti traktata kiel iu ajn hipotezo. Dawkins konsentas ke eblas nek pruvi nek refuti la ekziston de Dio per la scienco, sed li kredas ke eblas demonstri ke la ekzisto de Dio estas tre neprobabla. Al ĉi tiu demonstrado sin dediĉas la sciencisto en la unua parto de sia libro.

Post facila, sed iom tro senzorga, malmuntado de la argumentoj favoraj al la ekzisto de Dio (la pruvoj de Tomaso de Akvino, la ontologia argumentado de Anselmo de Kanterburo, la pruvoj pere de la Skriboj), la brita biologo skermas kun la tezoj de la kreistoj kaj solide motivigas ke la natura selekto Darvina estas sufiĉa kaj valida scienca klarigo por la vivanta mondo. La vivo devenas nek de la hazardo nek de inteligenta intenco. Ĝi devenas de la natura selekto, punkto, fino.

La ŝlosila argumento de Dawkins por pruvi la malfortan probablecon de la ekzisto de Dio estas: la inteligenta intenco levas la demandon pri la konceptinto de ĉi tiu afero neprobabla, kiu estas la vivo. Ĉiu estaĵo kapabla koncepti organismojn neprobablajn devus esti ankoraŭ malpli probabla ol tiuj ĉi. Por la biologo "ĉiu Dio, kapabla krei precize reguligitan universon destinitan por alveni al nia evoluiĝo, devas esti estaĵo ege kompleksa kaj neprobabla necesigante klarigon ankoraŭ pli grandan ol la postulitan". Dawkins riproĉas al la teologoj ke ili imagas ke Dio estas hipotezo simpla, dum "Dio kapabla direkti kaj daŭre kontroli la individuan statuson de ĉiu partiklo en la universo ne povas esti simpla".

Tamen, se Dio ne ekzistas, kiamaniere klarigi la fakton ke la religio ĉeestas en ĉiuj kulturoj? Por Dawkins la radikoj de la religio havas evoluisman kaŭzon. La religio ne ŝajnas havi rektan intereson por la supervivo, sed ĝi estas eble subprodukto de alia afero, kiu havas intereson. Ĉi-kaze la religia konduto estus subprodukto de psikologia denaska inklino, kiu havis sian utilon. La hipotezo de la biologo koncernas la infanojn: por supervivi ili devas kredi, sen pridemandi sin, ĉion kion diras al ili la gepatroj. Ili devas kredi ke alproksimiĝo al kruta marbordo estas danĝera aŭ ke estas necese oferi kaprinon por ricevi pluvon. La reverso de la infana obeemo estas la kredemo, kiu povas pludaŭri dum maturaĝo. Sed la kredemo povus esti subprodukto de denaska mekanismo neracia, nome la tendenco je enamiĝo. Dawkins demandas sin, kial la homa spirito estas tralasiva por la religiaj ideoj. Lia klarigo baziĝas sur la teorio de la "memeoj", kiuj estas por la socio tio, kio estas la genoj ekzemple por la homa korpo. Estas unuoj de kulturaj heredaĵoj, kiuj montras la saman konduton kiel la genoj. Tiel iuj religiaj ideoj povus supervivi per siaj absolutaj meritoj, tio estas per la universala altiro, efikanta sur la homan spiriton. Por ekzemplo: la supervivo de la animo post la morto.

Sed laŭ Dawkins la religio estas tiel ekstravaganca kiel neutila. La homo ne bezonas ĝin por starigi sian moralsenton. La altruismo ne atendis la Biblion por disvasitiĝi inter la homoj: ĝi havas Darvinisman originon. La gena parenceco inter la homoj, la neceso je reciprokeco, la avantaĝo havigi al si reputacion de grandanimeco kaj boneco kaj utiligi ĝin por publike vidigi sian superecon larĝe klarigas la originon de la altruismo kaj de la morala sento. Ekzistas neniu kaŭzo ke la homaj estaĵoj transformiĝu al monstroj se ili ne plu kredas je Dio. Ĉu ili estas religiaj aŭ ne, la plejmulto partoprenas hodiaŭ komunajn etikajn normojn, kiuj estas pli produkto de morala "Zeitgeist" (epoka spirito) konstante evoluanta ol de religiaj preskriboj.

La biologo pravigas sian malamikecon kontraŭ la religio per la fanatismo, kiun ĝi provokas, kaj transformas ĝin al "forto de la malbono en la mondo". Dawkins facile vicigas ekzemplojn: de la talibanoj ĝis la evangeliaj predikantoj amerikaj, kiuj malaprobas abortigon, sed aprobas la mortigon de kuracistoj ĝin praktikantaj, ne mankas ekzemploj. Sed kial konsideri nur la plej malbonon pri religio? Multaj kredantoj vivas sian kredon en diskreta maniero, nuancite kaj ne laŭlitere, kaj la biologo tro tendencas asimili en karikatura maniero religion al fanatismo. Dawkins forgesas ke ĝi estis, kaj ankoraŭ povas esti, instrumento de socia liberigo. Fine Dawkins tute ignoris la teologojn, kiuj serioze pripensis la demandon pri la ekzisto de Dio kiel ekzemple Hans Küng. Bedaŭrinde, ĉar lia libro havintus pli da forto.