Koncerne la ĉasaviadilon Gripen la rezulto estis 46,6% da jesaj voĉoj kaj 53,4% da neaj. Plimulto opinias do ke aĉeto de novaj ĉasaviadiloj ne urĝas kaj ke la malnovaj F/A18 ankoraŭ taŭgas por preventi aeratakon kaj protekti la Mondan Ekonomian Forumon en Davos, kie cetere kunvenas la gravuloj, kiuj larĝe respondecas pri la tutmonda ekonomia krizo. Cetere la nuntempaj minacoj de psikologia kaj reta militoj ne estas kontraŭbataleblaj per ĉasaviadiloj kaj tankoj.

Dum la voĉdona kampanjo ankaŭ okazis tre stranga evento: egipta malekvilibrulo deturnis linian aviadilon kaj francaj ĉasaviadiloj devigis la piloton alteriĝi en la fluhaveno de Ĝenevo, ĉar la svisaj armeaj pilotoj deĵoras nur dum oficejaj horoj! Pro tio oni kunlaboras en limregionoj kun najbaraj ŝtatoj. Laŭdire postenigi pilotojn 24 horojn sur 24 kaj 7 tagoj sur 7 estus tro kosta.

Granda surprizo estis ankaŭ la tre klara rifuzo de minimuma salajro tutlanda per 76,3% da voĉoj kontraŭ 23,7%. La iniciato venis de la sindikato Unia, sed eĉ la maldekstraj partioj trovis la postulojn de 4000 frankoj monate (proksimume 3300 eŭroj; 22 fr. hore) ne realisma, kvankam tia salajro apenaŭ sufiĉas por deca vivo en Svisio kun modestaj socialaj asekuroj ŝtataj.

Ankaŭ ĉi-foje estis foso inter urboj/kamparo kaj Alemanio/Romandio. La salajroj diverĝas laŭ regionoj industriaj kaj komercaj centroj, kaj montaraj regionoj kamparaj kaj turismaj. Do ankaŭ estonte la salajroj estos fiksitaj pere de kolektivaj profesiaj kontraktoj inter reprezentantoj de la entreprenistoj kaj tiuj de la sindikatoj. 49% de la salajruloj profitas de tiaj kontraktoj.

Je kantona nivelo Ĵuraso kaj Neŭŝatelo jam akceptis la principon de minimuma salajro. En la kantono Neŭŝatelo minimuma salajro enkondukiĝos la 1-an de Januaro 2015. Ĝi situas je malnetaj 3640 frankoj (20 fr. hore) pagitaj 12-foje jare kaj por semajna labortempo de 42 horoj. Ĝi kalkuliĝas reference al la garantiita prestaĵo de socialaj komplementigoj por pensiuloj kaj invalidoj, difinitaj laux federala nivelo por unu individuo sen infanoj. Estonte 2700 personoj ricevos salajroaltigon, du trionoj estas virinoj.

Por havi proksimuman ideon pri la vivkostoj en la kantono Ĵuraso teoria takso donas sekvajn ciferojn:

Minimumo vivnecesa por familio de 4 personoj: 2900 fr.

Monataj elspezoj:
Loĝado: 1300 fr.
Malsanasekuro: 700 fr.
Vojaĝkostoj kaj eksteraj manĝoj: 330 fr.
Impostoj: 450 fr.
Diversaĵoj: 150 fr.
Entute: 5830 fr.
Se ambaŭ geedzoj laboras aldoniĝas la kostoj por vartado de infanoj

Pliaj informoj en la franca.