Riŝo Published on June 28, 2008
by Riŝo

Riŝo's blog

Browse posts
La laboro de la pli aĝaj salajruloj
Posted on August 31, 2008
Bapto por "disĉiplo de Gutenbergo"
Posted on August 30, 2008
4 comments (latest 15 months ago)
La ribelo de la ateistoj (traduko) 1
Posted on July 14, 2008
4 comments (latest 15 months ago)
La ribelo de la ateistoj (traduko) 2
Posted on July 13, 2008
1 comment (latest 17 months ago)
EU : aŭstria prezidento proponas popolan voĉdonon pri eŭropunia konstitucio
2 comments (latest 17 months ago)
Eŭropa Unio kaj kukumoj
Posted on June 28, 2008
4 comments (latest 17 months ago)
Federala sperto
Posted on June 23, 2008
2 comments (latest 17 months ago)
"Tar da da ?" - "Da tar da." - "Da da da tar !"
Posted on June 17, 2008
Henri Vatré en la servo de la esperanta literaturo
Posted on April 20, 2008
3 comments (latest 10 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 351 times

EU : aŭstria prezidento proponas popolan voĉdonon pri eŭropunia konstitucio

Saturday June 28, 2008 at 04:44AM

La prezidento de Aŭstrio Heinz Fischer proponas finan popolan voĉdonon post la ratifoj de la eŭropunia konstitucio en la naciaj parlamentoj .

Post la irlanda neo de la Lisbona Traktato, la Eŭropa Unio daŭre ne estas decidopova rilate konstitucion. La prezidento de Aŭstrio Heinz Fischer (eo.wikipedia.org/wiki/Heinz_Fischer, iama juristo pri konstitucia juro) proponis por tiaj gravaj decidoj kiel akcepto de konstitucio samtempan popolan voĉdonon en ĉiuj membroŝtatoj post la ratifoj en la naciaj kaj la EU-parlamentoj. Aŭstrio mem havas demokratian sistemon reprezentan kaj okazis nur du popolaj voĉdonoj, la unua pri la planita atomenergia centralo Zwentendorf kaj la dua pri la membriĝo de Aŭstrio al EU. Fischer tamen estas sufiĉe realisma kaj li ne antaŭvidas la realiĝon de sia propono en proksima estonto.

(Fonto : radiointervjuo en la germana (pri EU je 15:00 minutoj) :
www.drs.ch/lib/player/radio.php?audiourl=rtsp://audio.drs.ch/drs1/tagesgespraech/tagesgespraech_200806251400.mp3&sg=10000031&sh=10038388)

2 Comments / add your comment?

Gerardopro says:
Estus la fina etapo de la federala konstruaĵo : popola tuteŭropa voĉdonado.. Oni ja povas rozkoore revi en la nuna griza momento
Posted 17 months ago. ( permalink )
Riŝo says:
Fakte mia raporteto pri la diroj de Heinz Fischer estas ne sufiĉe detala. Li ne estas revulo, sed spertis du popolajn voĉdonojn pri gravaj demandoj de la postmilita respubliko. Zwentendorf estis atomenergia centralo konstruita je distanco de 50 km de Vieno kaj kostis 1 miliardo da eŭroj. Post la akcidento de Ĉernobilo popola voĉdono (per eta plimulto de 50,1%) kontraŭ la jam konstruita centralo havis kiel efikon, ke ĉi tiu centralo neniam funkciis kaj iĝis industria ruino. Oni vendis la vendeblajn instalaĵojn eksterlanden kaj en la sekvo adoptis leĝon en la konstitucio ke konstruo de atomenergiaj centraloj kaj transporto de atomrubaĵoj estas malpermesataj en tuta Aŭstrio.

Kiam Aŭstrio intencis aliĝi al EU same okazis fina popola voĉdono. Tiam la popolista dekstrulo Haider estis en la zenito de sia influo. Tamen du trionoj de la civitanoj akceptis la multe pridiskutitan aliĝon de Aŭstrio al EU. Per la aliĝo ĝi forlasis la ĝistiaman neŭtralecon.

Por la Lisbona traktato okazis diskuto, ĉu gravaj decidoj rilate EU-aferojn laŭ la konstitucio de Aŭstrio devus esti voĉdonataj de la civitanoj. Plimulto de la konsultitaj specialistoj pri konstitucia juro neis tion kaj la Lisbona traktato fine trapasis nur voĉdonon en la parlamento.

Ĉi tiu sperto verŝajne influis la pripensojn de Fischer. Por la nuna situacio ne estas certe ke popola voĉdono je tuteŭropa nivelo fiaskus. Sendube la nuna EU havas demokratiajn deficitojn, sed oni ne kredu ke oni devas atendi ian idealan konstitucion ĉar neniam ĝi povos plaĉi al ĉiuj. Se ĝi estus akceptita per la parlamentoj kaj la popoloj kun kvalifikita plimulto (75%) tio ja sufiĉus. Sed la nuntempa tubero estas ke decidoj en EU necesigas unuanimecon kaj por ŝanĝi tion ankaŭ necesas unuanimeco : preskaŭ senelira problemo ! La laboroj de la eŭropaj parlamentanoj dum multaj jaroj estis lukto por trovi kompromisojn inter la diferencaj aspiroj de la diversaj popoloj. Ne estas pruvite ke konstitucio malaprobita de franca*, nederlanda kaj irlanda referendumoj estus same malfavore taksata dum samtempa popola voĉdono en la tuta EU.

* Vidu ankaŭ : www.satesperanto.org/Referendumo-en-Francio-pri-Eŭropa.html
Posted 17 months ago. ( permalink )
Riŝo edited this comment 17 months ago.

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...