Kelkfoje ni simplaj civitanoj miras pri la detalegaj preskriboj de EU rilate agrikulturajn produktojn :

« La EU-Komisiono volas redukti la burokration kaj ne plu preskribi la « kurbiĝan gradon de la kukumo », sed pluraj landoj bojkotas ĉi tiujn planojn. La komuna kukumo (Cucumis sativus L.) devas havi laŭ la dekreto n-ro 1677/88 sekvajn karakterizaĵojn : « Iom kurbitaj kukumoj povas havi maksimuman kurbiĝon de 20 milimetroj sur 10 centimetroj de longeco, ktp. » Tiajn preskribojn la komisiono volas nuligi por plisimpligi la regularojn, sed la registaroj el pluraj landoj (Hispanio, Francio, Italio, Hungario, Germanio) protestas kontraŭ la propono prezentita de la komisionano pri agrikulturo, la danino Mariann Fischer Boel. Ili timas ke la kvalito de la kukumoj povus malaltiĝi se oni forlasus la preskribon. »

Fonto : artikolo en la germana :

wissen.spiegel.de/wissen/image/show.html?did=57359757&aref=image036/2008/06/07/ROSP200802400410041.PDF&thumb=false