Mapo montranta la akcepton (verda) au rifuzon (ruĝa) laŭ kantonoj por la popola voĉdono en Svisio de la 9-a de februaro.
www.statistique.admin.ch


Oni devas konstati ke ĉi-foje malfermiĝis foso ĉefe inter la alemana kaj romanda parto de la lando, sed ankaŭ inter urboj kaj kamparoj. Sur mapo frapas nin la limo inter la franclingvaj kantonoj kaj la germanlingvaj. Tiuj lastaj grandparte akceptis dum la unuaj malakceptis. Tamen konstateblas la esceptoj de la kantonoj Zuriko, Bazelo, Zugo kaj la dulingvaj Friburgo kaj Valezo, kiuj nee voĉdonis. Paradokso estas ke la kamparanaj regionoj, kie loĝas malpli da eksterlandanoj, akceptis, dum la grandaj urboj, kie vivas proporcie pli da eksterlandanoj, rifuzis la limigon de enmigrado. Cetere en Svisio, kun pli ol 8 milionoj da loĝantoj, 23% estas eksterlandanoj. Ĉi tiu relative alta nombro klariĝas ne nur pro enmigrantoj, sed pro la severaj kondiĉoj iĝi svisa civitano.

La sondantoj antaŭ la voĉdono ja antaŭvidis malvastan rezultaton, sed taksis la rifuzon probabla. Ili do eraris, same kiel la registaro, kiu ne prezentis kontraŭ-projekton. La konservativulo Christoph Blocher (iam ministro en la registaro por kvar jaroj kaj poste ne plu elektita por dua periodo kaj pro tio persone revenĝema) – kiu jam dufoje sukcesis influi la voĉdonon rilate prieŭropajn decidojn – kaj siaj samideanoj sciis tuŝi la emocian flankon de la voĉdonintoj per sia arkaika kompreno de la svisa ŝtato, sendependa kaj neŭtra rilate internacian politikon. Tio en la nuntempo estas mito kaj ne plu respondas al la situacio de la hodiaŭa interdependa Eŭropo, kun kiu Svisio estas forte ligita ekonomie. La popola decido certe estis neracia kaj izoliigas Svision ankoraŭ pli.

La sekvoj de chi tiu decido malfermas periodon de necerteco kaj malfacilajn intertraktadojn kun Eŭropa Unio. Svisio estas ligita el EU per duflankaj traktatoj ("bilateraloj 1 kaj 2") pri diversaj temoj ekonomiaj kaj teknikaj (libera cirkulado de personoj kaj varoj, energio, transportoj teraj kaj aeraj, universitataj programoj, ktp.). En ĉi tiuj kontraktoj ekzistas "gilotina klaŭzo", kiu tekstas, ke se iu unuopa interkonsento unuflanke denonciĝas, ĉiuj aliaj estos kadukaj kaj devos esti ree intertraktotaj. La responsuloj de EU jam avertis ke la principo pri libera cirkulado de varoj kaj personoj ne estas diskutebla.

Tamen oni devas scii ke la iniciativo kontraŭ amasa enmigrado, kiu postulas revenon al ĉiujare fiksitaj kontingentoj, estas tre fleksebla propono sen fiksitaj nombroj. Ekzistas pozitiva kaj negativa scenaroj por la estonta evoluo. Optimistoj rimarkigas ke la registaro kaj la parlamento devos ellabori pli detalan leĝon, kiu devas esti akceptita de la parlamentanoj. Poste ekzistas ĉiam ebleco de popola referendumo kontraŭ ĉi tiu leĝo kaj nova voĉdono eble rezultigos kontraŭan decidon al tiu de la 9-a de februaro 2014. Laŭ la iniciativa teksto, antaŭ apliko de la leĝo estas antaŭvidita tempo de tri jaroj por eventualaj amendoj kaj intertraktadoj kun Eŭropa Unio. Eble EU kaj Svisio trovos kompromison, kiu konvenos al ambaŭ.

En la sekvo oni cetere scivolemas pri la sinteno de Britio dum decido devige unuanimeca de la 28 membroj de EU koncerne la intertraktadojn kun Svisio, ĉar la brita ĉefministro intencas draste reformi la Eŭropan Union kaj ankaŭ lanĉi popolan referendumon por scii ĉu Britio restu en EU aŭ eksiĝu.