Vivo kaj verkoj

Henri Vatré naskiĝis la 19an de septembro 1908 en Ĝenevo, Svisio (kvartalo Montbrillant malantaŭ la ĉefa stacidomo Cornavin) kiel filo de Simon Vatré, aŭtoro de la signifa dialekta vortaro Glossaire des patois de l’Ajoie et des régions avoisi­nantes (Porrentruy 1943). Li esper­antiĝis en 1927 per Henriette Ith-Danneil, kunlaborantino de Pierre Bovet, kaj oficis ĉe UEA en 1931-1932 kiel ties bibliotekisto. Li la­boris en 1933-1934 du jarojn en Budapeŝto ĉe la eldonejo Literatura Mondo. Inter 1959 kaj 1962 liaj recenzoj, poemoj kaj rememoroj aperadis en La nica literatura revuo; ankaŭ novelo, La kimra Biblio (kiun Kalocsay tradukis en la hungaran). Por Stafeto li kuntradukis (1958) La floroj de l’ malbono de Baudelaire kaj verkis, pseŭdonime kiel Henri Baupierre, la pastiĉaron Specimene (1962), kies stilparodioj pri kvardeko da esperanto-verkistoj pruvis la jaman maturecon de literaturo kun tiom da distingeble propraj voĉoj. Liaj postaj verkoj aperis plejparte ĉe Iltis, i. a. Neologisma glosaro (kvar eldonoj ekde 1983), tradukoj el la romanoj Nokta flugo (1983) kaj Tero de la homoj (1985) de Saint-Exu­péry, Vort-statistikaj esploroj (1986) kaj la poemaro Disaj gutoj (1989). Por UEA li redaktis kun Reto Ros­setti duvoluman antologion de la esperanta novelarto, Trezoro (1989).

Kun karakteriza modesto, Vatré ak­ceptis provlegi kaj prikonsili mul­tajn esperanto-eldonaĵojn, de Stafeto kaj aliaj. Li i.a. indeksis la aŭto­ritatan konsultverkon Esperanto en perspektivo (1974) kaj publikigis diversloke zorgajn vort-statistikajn esplorojn tra la verkoj de dekoj da esperanto-aŭtoroj. Ĉion ĉi li skrupule plenumadis malgraŭ pli kaj pli regresa vidpovo. Laŭ omaĝa frazo de Régulo Pérez, Henri Vatré « ade mal­­lum­igis siajn okulojn por heligi la esper­antan literaturon al nunaj kaj ven­ontaj generacioj ». (Fontoj : la reta enciklopedio Viki­pedio kaj Universalaj lingvoj en Svislando.)

 

La sorto de Tekste kaj Pretekste

En la Bibliografio de la verkaro de Henri Vatré, kiun eldonis Rein­hard Haupenthal en 1994, estas in­diko por la jaro 1995 : «Tekste kaj Pretekste. Kolektitaj verkoj. Chapecó (SC) : Fonto 1995.» Fakte ĉi tiu ko­lekto de prozaĵoj pro diversaj kialoj ne ankoraŭ povis aperi en presita formo, sed la tajposkripto troviĝas nun en la Kolekto Planlingvoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko en Vieno ĝis kiam troviĝos kuraĝa eldonisto konscia pri la valoro de tiu ĉi verko. Eble ekzistas malprava antaŭjuĝo ke la aŭtoro de la Neologisma Glosaro uzis multajn novismojn. Tio estas erara opinio ĉar en siaj propraj teks­toj originalaj novismoj ne pli oftas ol ĉe aliaj bonaj aŭtoroj. Vatré estis interesita pri vortstatistikoj por karakterizi la stilon de la diversaj beletristoj kaj per tio alvenis al la menciita glosaro. Oni povas mem konstati tion legante la rakonton La kimra Biblio aperinta unue en La nica literatura revuo kaj nun legebla rete (vidu sube).

La libro kovras periodon pli ol kvindekjaran de la esperanta litera­turo de 1934 ĝis 1989 kaj konsistas el impresiga nombro da recenzoj aper­intaj en diversaj revuoj ofte pres­tiĝaj. Sekvas rakontoj, antaŭ­paroloj kaj postparoloj, scenoj, oma­ĝoj, lingvo kaj literaturo, diversaĵoj kaj pastiĉoj el Specimene (1962). Reinhard Haupenthal titolis sian en­kondukon Suvereno de la kurto kaj koncizo kaj per tio trafe karakterizas la sti­lon de Vatré. (Teksto aperinta en SES informas, 1/2008.)

 

Spritaj noveloj en la reto

Malkovro :

http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr45/malkovro.html

La kimra Biblio :

donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr45/biblio.html

 

Biografiaj kaj bibliografiaj notoj

esperanto.net/literaturo/autor/vatre.html

 

Anekdote : Atlantika baro

Henri Vatré rakontas en 1996 pri la malfacilaĵoj spertitaj por eldoni Tekste kaj Pretekste :

« En Kristnasko 1994 amiko Haupenthal sendis al brazila eldonisto la kompletan kolekton de miaj prozaĵoj : 240 paĝojn en formato A4, kiun li parte mem tajpis kaj parte fotokopiis. Tri monatojn poste la eldonisto informis, ke li nenion ricevis, sed esperas, ke oni retrovos la pakaĵon, ĉar la brazila poŝto plenas de fantazio. Tiam amiko Haupenthal rekopiis la tuton kaj ĝin sendis rekomendite. Tiam la brazila eldonisto anoncis, ke la unua sendaĵo mirakle retroviĝis kaj ke li povas komenci la kompostadon. (...) Mi ne memoras kiom da tempo bezonis Kolumbo por traveli Atlantikon revene de Ameriko, sed sendaĵo el Brazilo ofte bezonas tri monatojn por atingi eŭropon. Tion mi plurfoje persone konstatis, kiam mi abonis la brazilan revuon Fonto. »