Ĉi-jare la diskutoj pri tiuj okazaĵoj estas pli viglaj, ĉar la nuna prezidento Sarkozy postulante reformojn diris ke "necesas likvidi la heredaĵon de Majo 68", kvazaŭ la tiamaj aktivuloj kulpus pri ĉiuj problemoj de la nuna franca socio.

Unu el la tiamaj proparolantoj de la studentoj, Daniel Cohn-Bendit (en 1968 anarkiismema, hodiaŭ verdula EU-parlamentano) – kiun oni sankciis post la eventoj per ekziligo kaj kiu ek de tiam vivis en Germanio – klarigas sian hodiaŭan vidpunkton kaj rimarkigas ekzemple ke la nuntempa situacio ne estas komparebla kun tiu de la 1960-70aj jaroj. Tiam preskaŭ ne estis senlaboreco, ne ankoraŭ ekzistis aidoso nek ekonomia tutmondiĝo kaj oni ne konsciis pri la klimatŝanĝiĝo ktp. Sed estis ekzemple la komenco de la milito en Vjetnamio, la "malvarma" milito inter la usona kaj sovetia influsferoj, la subpremo de la "Praga printempo 1968" en Ĉeĥoslovakio ktp. Por personoj sciantaj la francan lingvon mi indikas ligon al intervjuo en skriba formo :

http://www.cohn-bendit.de/dcb2006/fe/pub/fr/dct/518

Persone mi travivis la eventojn de majo 1968 en Limoĝo (Limoges FR) kiel juna sindikatano (Syndicat du Livre), sed mi ne plu rememoras multon. Okazis asembleoj en la sindikata domo por decidi pri striko solidara kun la studentoj. La sindikataj funkciuloj ne estis tre inklinaj por tio, sed la bazo fine decidis pri kelktaga striko. Mi memoras ankau pri manifestacio kun pli ol dek mil salajruloj kaj studentoj kun ruĝaj kaj nigraj flagoj renkonte al gaŭlisma kontraŭmanifestacio kun trikoloraj flagoj, kiuj sin evitis ĝustatempe por ne kaŭzi perfortaĵojn. Dum tri semajnoj la trajntrafiko estis komplete paralizita. Strange impresis min la stacidomoj aspektantaj kvazaŭ fantomoj kaj la reloj komenciĝantaj rustiĝi... Malgraŭ tio ni entreprenis vojaĝon al Ĝenevo per petveturado, kiu pro solidarsento de la aŭtomobilistoj mirinde bone funkciis.