Oni arestis lin la 27an de januaro 2012 kaj malliberigis lin ĝis la 21a februaro de la sama jaro. Poste li estis asignita por restado sub kontrolo en la vilao de sia eksedzino en Saint-Sulpice (kantono Vaŭdo, ĉe la Lemana lago) pro pluraj punproceduroj en Ĝenevo (akuzo pri monlavado) kaj Neŭŝatelo. Ĉi tiuj juraj proceduroj daŭris nun jam de 18 monatoj kaj la proceso okazos plej probable nur en la jaro 2014, ĉar la afero estas tre komplika. Ĉiukaze la Schengen-vizo de la negocisto daŭris nur ĝis fino de aŭgusto kaj li riskis esti elpelita.
La konkurso de la futbalklubo Xamax kaŭzis ŝuldojn je 21 milionoj da svisaj frankoj (laŭ hodiaŭa taksado) kaj la klubo ne plu rajtis ludi en la svisa Super League, kie ĝi havis gloran pasintecon. Ĉagajev iĝis en majo 2011 ĉefa akciulo de Neuchâtel Xamax per investo de 1,2 milionoj da svisaj frankoj (unu miliono da eŭroj) kaj poste montriĝis kiel aŭtokrata gvidanto, sed nekapabla administranto de la klubo.
Bulat Ĉagajev (ruse Булат Чагаев) estas filo de iama altgrada gvidanto de la KPSU kaj bofilo de la lasta KP-ĉefo de Ĉeĉenio dum la sovetia tempo kaj li estis antaŭe sponsoro de la ĉeĉena futbalklubo Terek Grozno. Li gajnis sian kapitalon pere de negoco pri krudmaterialoj kaj nemoveblaĵoj. En Ĝenevo li posedas kvar tiajn entreprenojn. Laŭ siaj diroj li estis amiko de la ĉeĉena prezidento Ramzan Kadirov. Kiam svisaj ĵurnalistoj intervjuis ĉi tiun lastan en Grozno, li nenion volis scii pri Ĉagajev.