La naiveco de pastro Brown, titolpaĝo Tiel karakterizita aperas pastro Brown en dekduo da noveloj esperantigitaj de Cecil Bean. Mi tenas la eldonon de 1937. Unue oni devas precizigi ke pastro Brown devas okupiĝi pri la enigmosolvo de pli-malpli sangaj krimoj kaj ke aludoj al filozofioj, religioj aŭ sacerdotaj devoj estas nur akcesoraj. Cetere oni povas legi ĉi tiujn novelojn kiel parodion de detektivromanoj.

Brown estas senpretenda pastro, kiu solvas la ŝajne plej misterajn krimojn per psikologia intuicio kaj logikaj konkludoj. Kontraste al aliaj konataj protagonistoj en detektivromanoj kiel Sherlock Holmes kaj Hercule Poirot, por Brown ne tre gravas la ekstera sinsekvo de la eventoj, sed la internaj logiko kaj motivoj de la roluloj.

La naiveco de pastro Brown, enhavo La priskriboj pri londonanoj kaj ties kvartaloj komence de la dudeka jarcento estas neniam tedaj, sed atentovekaj. Oni nomis Chesterton «la princo de la paradokso» kaj la leganto povas mem konstati ĉi tiun stilrimedon. Oni citas ekzemple ĉi tiun frazon el La viro kiu estis Ĵaŭdo: «La ŝtelistoj respektas la posedaĵon. Ili nur volas ke la posedaĵo, iĝinta la ilia, estu pli perfekte respektata.»

Grimley-Evans kalkulas ĉi tiun novelaron al la 100 legindaj libroj tradukitaj en Esperanton.