Tuj kiam la ekspozicio estis finmuntita mi faris fotojn. Mi bone inspiriĝis, ĉar nur kelkajn tagojn poste vandaloj disŝiris la duonnombron de la afiŝoj. Oni ne scias, kiu faris tiujn stultaĵojn, sed ĉar la afiŝoj de la dekstra partio UDC restis netuŝitaj, oni rajtas supozi ke la atako venis el tiu kampo, en kiu ja membras ksenofobiuloj. Sed povas ankaŭ esti ago de ebriuloj. Certe la organizantoj de ĉi tiu interesa ekspozicio estis iom naivaj, ĉar ili instalis ĝin ekstere en parko negardita dumnokte. Pli taŭga loko estus certe muzeo fermita nokte.

Vidu ankaŭ la artikolon de Swissinfo en la germana, franca, angla, itala, hispana, portugala.