Nuntempe ne nur la socialista registaro, sed ankaŭ simplaj membroj kaj simpatiantoj de la Socialista Partio estas en ŝoka stato. Imagu ke la rolo de la koncerna ministro estis interalie la persekutado de impostfraŭdantoj! En epoko de rigoreco, industria stagnado kaj alta senlaboreco, de buĝetaj limigoj kaj impostaltigoj tio kompreneble estas vera skandalo. Jam la konduto de la iama socialista kandidato al la prezidanteco, D. Strauss-Kahn (DSK), skandalis simplajn partianojn. Koncerne la aferon Cahuzac ne nur socialistoj estas ĝenataj, sed ankaŭ la dekstro, ĉar ilia iama prezidanto N. Sarkozy kaj sia ministro pri financoj, E. Woerth, estis akuzitaj pri neleĝa konduto en la afero Bettencourt. Pro tio kaj pro la timo, ke nedeklaritaj havaĵoj de siaj anoj eble malkovriĝos en eksterlandaj impostparadizoj, la reago de la dekstro estis relative modera.

Banko UBS Intertempe publikiĝis "Insulaj tralikiĝoj" (Off$horeLeaks) pri insulaj impostparadizoj, ĉar ŝtelita disko kun 2,5 milionoj da dosieroj atingis la Internacian Organizon de Esplorĵurnalistoj (ICIJ). La ekzamenado de ĉi tiu materialo pere de renomaj internacie konataj gazetoj ebligas havi etan ideon pri la transigo kaj kaŝado de nedeklarita mono fare de bankoj al "jurisdikcioj de palminsuloj". Implikitaj estas ne nur svisaj bankoj, sed ankaŭ bankoj el landoj, kiuj pretendas persekuti impostfraŭdantojn, ekzemple francaj bankoj (PNB Paribas, Crédit agricole). Kiel kaŝejoj aperas inter aliaj la britaj Virgulininsuloj. La financaj muntaĵoj por kaŝi la nomon de la veraj posedantoj estas tutmonde uzata kaj laŭdire ne eksterleĝa, sed la netravidebleco de tiu komplika montransiga sistemo tutmonde aplikata lasas la fiskajn kontrolantojn ofte tute senrimedaj. Ĉiukaze evidentiĝas ke nur internacia konvencio por evito de impostfraŭdado povos reguligi la nunan senmoralan situacion.