Esploroj pri troloj

Jam ekzistas speco de “trolologio” kaj la sociologo Olivier Glassey de la Laboratorio pri cifereca kulturo kaj klasikaj studoj en la Universitato de Laŭzano esplorante la sociajn retojn registris jam centon da diversaj specoj de troloj. La celo de trolo estas “misfunkciigi komunikadon”. La rimedoj por atingi tion estas diversaj laŭ la psikologia profilo de la retuzanto. Jen kelkaj ekzemploj:
– La “inundanto” (flooder) supersatigas la interkomunikan spacon per ripetaj komentoj tiel ke oni ne plu povas sekvi la kontinuecon de diskuto.
– La “hatanto” (hater) ĉerpas el vasta trezoro de agresaj esprimoj, ĉu rasismaj, ĉu seksismaj, por publike denunci la celiton.
– “Tiu, kiu neniam delasas” (never-give-up) kaj volas ĉiam havi la lastan vorton.
– La “flamiganto” (flamer), kiu estas kontenta kiam li sukcesas provoki koleron.
– La “fakulo”, kiu ŝatas partigi siajn sciojn degne, sed ofte aroge.

Trolo Por iuj, trolado estas ludo, kiu povas atingi formon de violento. Ekzistas ankaŭ “amasa trolado” en bando. Kiel vi vidas, la diversaj kategorioj de troloj ne estas elĉerpitaj. Cetere unu sama homo povas aparteni al pluraj kategorioj de troloj.

Certe vi mem jam rimarkis aliajn kategoriojn de troloj:
– La “retorika-demando-trolo”, kiu metas nur demandon al la diskutantoj sen kontribui per propra vidpunkto kaj tiel ŝparas al si tempon kaj energion, ĉar la kundiskutantoj devas ŝviti por respondi.
– La “manipulata manipulanto”, speco de marioneto, kiu facile lasas sin manipuli de personoj ekster la diskutlisto.
– La “principa, automata kontrauanto”, kiu kontentiĝas kontraui argumentojn simple pro plezuro de kontestado. Li troviĝas psike en kontesta fazo de trijara infano au adoleskanto.

Mensogoj disvastiĝas

Rilate la usonan porprezidentan kampanjon oni povis legi interesan artikolon: “Facebook, falsa amiko de la demokratio.” Laŭdire Donald Trump gajnis pro la algoritmoj de ĉi tiu socia retejo, ĉar tiu sistemo filtras kaj sendas al vi la mesaĝojn de viaj “amikoj”, kiuj havas la samajn vidpunktojn kiel vi mem. Ekzemple respublikanoj tiel restas inter respublikanoj kaj demokratoj inter demokratoj kaj scias malmulton pri la opinioj de la alia flanko. Tiel kreiĝas fermitaj rondetoj kaj ne okazas plurecaj diskutoj kiel tion postulas demokratio.

Oni ankaŭ konstatis ke uzantoj, kiuj sendas skandalajn mesaĝojn emociajn estas plej ŝatataj kaj plusendataj. Fejsbuko estas malferma, ne moderigata platformo. Eblas mensogi sen iu ajn moderado kaj la verajn faktojn devas nuntempe ĝustigi profesiaj ĵurnalistoj en specialaj rubrikoj de la interreta gazetaro. Jen unu kaŭzo inter aliaj de la venko de Donald Trump.

Nia epoko teknike ŝanĝiĝis kaj algoritmoj ŝanĝas la komunikadon. Per ĉiu klako, kiun vi faras en la reto, vi estas spurata sen via scio. La “amasdatenoj” (big data) ebligas tion.