En intervjuo li klarigis sian vidpunkton pri la krizo en Eŭropo kaj konstatis ke la politikistoj malatentas tri esencajn demandojn koncerne la estontecon de la eŭro-zono. La unua demando estas tiu pri la volo malpliigi la deficitojn per rimedoj de restriktoj. Laŭ lia opinio la historio montras ke tiaj rimedoj ne taŭgas por redukti la ŝuldojn. Ili estas efikaj nur kiam la ekonomia kreskado estas forta. Tio ekzemple estis la kazo post la dua mondmilito. La ŝuldoj estis tre grandaj, sed la forta kreskado de la ekonomio reduktis ilin. Menciindas aliaj ekzemploj: en Usono Bill Clinton komencis sian prezidantecon per ruĝaj ciferoj pro la milito en Irako kaj fine atingis buĝetan ekvilibron dum ekonomie favora periodo; Svedio en la jaroj 1990-aj sukcesis malpliigi la altajn ŝuldojn dum periodo de forta ekonomia kreskado.

Neniam en la historio restriktoj dum ekonomia krizo havis la esperitajn pozitivajn rezultojn. Tamen, ĉu oni devus haltigi la restriktojn aŭ tempe gradigi la ŝuldorepagojn? En la nuna situacio malfondo de la Eŭropa Unio kreus enormajn perturbojn kaj la samo validas por la restriktoj. Oni devos delikate mastrumi la problemojn. Iujn rimedojn oni povus forigi, sed grave estas la efektivigo de reformoj, ekzemple por malebligi la fraŭdan kapitaleksporton el Grekio. Ni memoru ke reformoj ne signifas devige restriktojn. Ĉar la du nocioj estis intermiksitaj, la kontraŭuloj de restriktoj fine kontraŭas la necesajn reformojn. Multaj problemoj estis traktitaj tro supraĵe. Ĉar la deficitoj estas altaj, oni devis ilin malpliigi, sed oni ne sufiĉe konsideris la respektivajn landajn situaciojn.

La eŭropaj estroj malatentis aliajn gravajn problemojn. Kial Portugalio aŭ Grekio havas problemojn male al Germanio? Kiel konate hodiaŭ devaluto en la eŭro-zono ne plu eblas, do Grekio kaj Portugalio alfrontas surtaksitan eŭron, dum Germanio profitas de subtaksita eŭro. Eŭropo plendas pri Ĉinio manipulanta la propran valuton por stimuli la eksportojn, sed Germanio profitas de la sama avantaĝo.

La eŭro-zono ne havas la saman strukturon kiel ekzemple Usono, kie ekzistas transpagoj de unu ŝtato al alia por kompensi ekonomiajn problemojn. En Eŭropo personoj pli malfacile ŝanĝas siajn regionojn ol en Usono, kie hegemonia kulturo kaj lingvo permesas tion. Amartya Sen firme kredas je la ideo de Eŭropa Unio, sed ne pri tio ke komuna valuto povus esti antaŭkondiĉo de politika unio. La programo de restriktoj kreas ŝatoperdon ĉe la popoloj rilate la Eŭropan Union.

La germana registaro havas problemon: ĝi enkapigis al la popolo ke bone koncipitaj restriktoj funkcios. Ekzemple instaliĝis en la publika opinio la erara kredo ke grekoj maldiligentas kaj pro tio suferis inflacion jam de kvar jaroj. Tio estas malbona kompreno de la situacio kaj malatento al aliaj problemoj. Oni povas mallaŭdi la politikajn decidantojn en Germanio, sed ne la germanan popolon.

(Laŭ intervjuo de Mathilde Farine al Amartya Sen en la svisa ĵurnalo Le Temps, 2012.10.04.)