Germanio estas nuntempe tre kritikata pro ĝia sinteno en la eŭrokrizo. La malemo de la germana registaro subteni per kreditoj aliajn eŭropajn ŝtatojn ne originas nur el la tempo kiam la nazioj kaperis la povon kaj misuzis la bankojn, sed estas ankaŭ motivita de la spertoj pri la financa helpo, kiun la okcidentgermanoj post la reunuiĝo estis devigataj elteni - kun restriktoj koncerne salajrojn kaj socialan asekuron - por la helpoj al la orienta parto, la iama GDR.


Tio estas iasence nekonsekvenca, ĉar la Federacia Respubliko Germanio mem, estante organizita kiel federacio, konas la financan kompensadon inter la federaciaj landoj jam de pli ol kvardek jaroj. Por havi bazan ideon pri kio temas, mi tradukis por Vikipedio la klarigojn pri tiu sistemo por Svisio (kiun mi pli bone konas, sed kiu similas al tiu praktikata en Germanio):
eo.wikipedia.org/wiki/Financa_kompensado

(Financa solidareco inter regionoj ekzistas ankaŭ en ŝtatoj, kiuj ne estas federacioj, ekz. en Hispanio ktp.)


La financa kompensado, ĉu interne de lando ĉu en Eŭropa Unio, dum la aktuala ekonomia krizo ne estas populara. Kontraŭe kreskas la naciisma apartiĝemo kaj la egoisma popolismo. Ekzemple mi eksciis lastatempe, ke la registaro de la lando Bavario malemas pagi financan kompensadon por aliaj landoj de la federacio. Entute la financa kompensado por Germanio sumas je 7,3 miliardoj da eŭroj. Bavario, kiu evoluis de iam ĉefe agrara al industria regiono kun alte evoluita tekniko, kontribuas hodiaŭ per 3,7 miliardoj al la kompensada fonduso, dum Berlino kaj Hamburgo ricevas 3 miliardojn el la helpfonduso, ĉar ili havas pli malaltan produktivecon, sed altajn socialajn elspezojn. Tamen en Bavario oni forgesas ke tiu lando siaflanke profitis dum kvardek jaroj de la financa kompensado de la federacio.

Ke la germana registaro ne tro emas fari pruntojn al sudeŭropaj ŝtatoj ankaŭ fontas el la timo ke la kreditoj estos akaparitaj de la diversaj mafioj. Do ili postulas unue efikajn kontrolmekanismojn. Tion oni povas kompreni.

Laŭ mia scio Eŭropo ne ankoraŭ posedas la necesajn instituciojn por financa kompensado, ĉar ĝi ne ankoraŭ evoluis al federacio kaj la nacioj ne emas perdi tro de siaj respektivaj suverenecoj financaj. Tamen en la hodiaŭa ekonomia situacio, kiam la malmergiĝantaj aziaj, afrikaj kaj sudamerikaj ŝtatoj atingas ĉiam pli grandan ekonomian potencon, Eŭropo preskaŭ devige devos organizi sin federacie kun komuna buĝeto, kompreneble respektante la principon de subsidiareco.