Kiel konate la degradigo de la plej bona noto, triopa A (AAA), kiu signifas financan stabilecon, kaŭzas fortan kreskon de la kvoto de interezoj, se necesas prunti monon sur la merkato. Nekompreneblaj degradigoj de eŭropaj landoj estas la centraj kaŭzo kaj movigo en la eŭropa ŝuldokrizo.

La studo de Manfred Gärtner kaj Björn Griesbach esploris statistikan materialon por 25 OEKE-landoj el la periodo de 2009-2011. Parto de la esploro temas pri la fatalaj sekvoj, kiujn povas havi la degradigo por ŝtato. La interezoj altiĝas - dum la valuto malaltiĝas -, la taksadoj ĉiam pli malboniĝas kaj la lando fine iĝas nesolventa. Interne de tiu proceso troviĝas sojlo de nesolventeco. Kiam ŝtato ŝoviĝas trans la sojlon, tiam la taksadoj ĉiam pli malboniĝas direkte al nesolventeco, el kiu la lando ne plu povas memstare liberiĝi.

Multaj eŭropaj landoj taksiĝas de la jaro 2008 laŭ aliaj kriterioj ol antaŭe - aŭ ol ekstereŭropaj landoj - tio signifas pli severe. Ekzemple Hispanio devintus malgradiĝi je duona ŝtupo, tamen ĝi perdis tri ŝtupojn. Ankaŭ Irlando, Portugalio kaj Grekio estis tro severe taksitaj.

Cetere la Eŭropa Komisiono pridubas la senpartiecon le la privataj taksad-agentejoj konstatante ke „regule kiam la buĝeta situacio de Usono malpliboniĝas, tiam usonaj taksad-agentejoj prilumas Eŭropon“. Tial iuj eŭropaj politikistoj, kiel ekzemple la franca ministro pri ekonomio Pierre Moscovici, proponas la fondon de privata eŭropa taksad-agentejo. La tri ĉefaj taksad-agentejoj estas Standard & Poor's, Moody's kaj Fitch - ĉiuj usonaj.

Konklude la aŭtoroj alvenas al evidenta juĝo: la taksad-agentejojn oni povas konsideri kiel „ĉefaj kaŭzantoj kaj movigantoj en la eŭropa ŝuldokrizo“.


Fontoj (en la germana):

Informoj de la Universitato St.Gallen.

Artikolo en Swissinfo.