Usonano vizitas Francion kaj antaŭ katedralo demandas sian francan gastiganton: „Kiom da tempo oni bezonis por konstrui tiun katedralon?“ – „Centon da jaroj“ respondas la franco. – „Ho, en Usono ni faros tion en tri jaroj.“ Ili pluiras kaj antaŭ fabriko la usonano denove demandas pri la tempo, kiun oni bezonis por konstrui ĝin. „Unu jaron.“ – „Ĉu? en Usono ni bezonus nur unu monaton.“ Ili alvenas en la kvartalon de la riĉuloj kaj staras antaŭ bela vilao. „Kiom por tiu bela domo?“ – „He, tri horojn, ĉar kiam mi preterpasis matene, ĝi ankoraŭ ne staris.“
(Fonto nekonata.)

Sign-in to post a comment.