En la jaro 2005 la nevino de la artisto, Elisabeth Burri loĝante en Zumikon, serĉis konvenan depon­ejon por la postlasitaj verkoj de Alfred Gloor (1892-1978). Ĉar en la ciklo de gravuraĵoj Kajeno estas videblaj surskriboj en esperanto, ŝi informiĝis en CDELI pri ebleco por depono de la verkoj de Alfred Gloor, kiujn ŝi posedis.


Claude Gacond entuziasmiĝis pri la verkaro de Alfred Gloor kaj aĉetis plurajn gravuraĵojn. En 2006 sinjorino Burri donacis la ceterajn gravuraĵojn, akvarelojn kaj skizojn al CDELI. La raporto de la Biblioteko de La Chaux-de-Fonds notis tiun valoran akiraĵon menciante la serion Kajeno kaj la okdek kvin akvarelojn kiuj ilustras la verkon Urax und Rezabell de Marcel Dornier (1893-1988, artisto kaj verkisto). Ankaŭ la direktoro de la artmuzeo en La Chaux-de-Fonds montriĝis interesita kaj opiniis ke valorus fari ekspozi­cion post la arkivado.


Biografiaj notoj

Alfred Gloor naskiĝis la 9an de marto 1892 en Berno kiel filo de la gimnazia instruisto Alexander Adolf Gloor (1861-1942) kaj de Elise Rosine Hefti (1864-1931). Li ko­mencis sian profesian vivon kiel desegnisto ĉe la Federacia Topo­grafia Instituto en Berno, sed tuj post la akiro de la metidiplomo li decidis iĝi pentristo. Sekvis artstudoj kaj plispertiĝo en la franca lingvo en Ĝenevo en 1914. La sekvan jaron li transloĝiĝis al Parizo, kie li studis en pentrista akademio ĉe la tiĉinano Nicolas Rossi. De 1915 ĝis 1974 li vivis sesdek jarojn en Parizo, kun interrompo de kelkaj vojaĝoj kaj pluraj restadoj en Svisio, kie li real­igis freskojn kaj vitralojn por priva­taj kaj publikaj konstruaĵo.


La gravuristo


Alfred Gloor dediĉis sin en la unua periodo de sia vivo al gravur­aĵoj nigra-blankaj kaj atingis majstr­econ en tiu tekniko per la ciklo Kajeno, «mortodanco» akuzanta la kruelaĵojn de la milito, la naciismon kaj la moralan respond­econ de la instigantoj. La stilo proksimiĝas al ekspresionismo kaj la titolbildo in­tence impresas repuŝe. Ĝi estis in­spirita de la unua mond­milito, sed ankaŭ de personaj spertoj seniluzi­igaj en la svisa armeo, el kiu li estis eksigita kiel kaporalo.

La titolo Kajeno probable estas vortludo inter la Kaino de la Biblio kaj la franca punkolonio Kajeno. Tiu serio de dekkvin gravuraĵoj havas subskribojn en esperanto sur aparta enhavlisto. Sur pluraj gravuraĵoj oni povas ankaŭ trovi esperantajn vortojn: estonto, ni – la aliaj, patrujo, venko, gloro, paco, triumfo finala.


Ankaŭ la enkonduka teksto estas en esperanto:

« Kajeno ne nur celas kulpigi militfarantojn, sed ĉefe la grandan pac­eman sed nescieman popol­amason, kiu post ia ordono sin lasas ŝanĝi en ‹mortigan vivantan maŝi­non› forlasante mem malkuraĝege ĉian homan indecon. »

Post la partopreno per sep gravur­aĵoj el la serio Kajeno dum la Nacia artekspozicio en Zuriko en la jaro 1925 (la unusola partopreno de Gloor al ekspozicio en sia tuta vivo), li dediĉis sin al kolorpentraĵoj.


La pentristo


Alfred Gloor interesiĝis pri litera­turo kaj estis influita de la verkoj de Carl Spitteler (1845-1924, Nobel-premiito kaj Schiller-premiito en 1920). Speciale la verkoj Prome­theus und Epimetheus (Prometeo kaj Epimeteo) kaj Olympischer Frühling (Olimpa printempo) inspiris lin por ampleksa serio de okdek sep akva­reloj pri la dioj kaj herooj el la greka mitologio.

Granda fonto de inspiroj estis ankaŭ la jam menciita verko Urax und Rezabell de Marcel Dornier. Tiu poeta rakonto en heksametroj pri­skribas la « Leben, Lieben und Leiden » (vivo, amoj kaj suferoj) de artisto dum la mezepoko en la sudgermana Alpa regiono Algovio (Allgäu). Bedaŭrinde libroeldono kun la okdeko da ilustraĵoj neniam povis realiĝi.


Freskoj kaj vitraloj en Svisio

Jam en Parizo Alfred Gloor efek­tivigis reklamajn murpentraĵojn por vendejoj. Pere de lia frato Walter Gloor, kiu estis arkitekto en Svisio, kaj ties asociito Hans Dubach, li povis poste realigi freskojn, sgrafi­tojn kaj vitralojn en preĝejoj, pa­roĥejoj, hospitaloj, funebrejoj kaj flegistinejoj (ekzemple Riggisberg, Moutier, Trimbach, Muri, Landiswil, Faulensee).

(Aperis en SES informas, 2/2011.)

Arkivitaj dokumentoj pri Alfred Gloor en CDELI.