La verdeca koloro supozigas ke la kaŭzo povus esti plimultiĝo de algoj. La profesoro pri matematiko Olivier Besson kun kolegoj biologoj kaj geologoj realigis diversajn studojn kaj povas konfirmi ke ne temas pri plimultiĝo de algoj. Fakte la turkisverda koloro estas la kaŭzo de pluraj faktoroj klimataj kaj hidrogeologiaj.

Unue la lago montriĝas verdeca, kiam la vento estigas ondojn kaj la suno brilas. La radioj reflektiĝas de la ondoj, kiuj sendas ilin oblikve en nian direkton. Kiam la lago estas trankvila, la reflektiĝo okazas vertikale kaj la akvo montriĝas blukolora aŭ grizkolora laŭ vetero suna aŭ nuba.

Dua fenomeno plifortigas la vidimpreson: somere la lago ne estas tre travidebla. La netravideblecon kaŭzas multnombraj etetaj partikuloj kalkaj, kiuj fiksiĝas al la plantplanktono ek de fine junio, komence de julio. Ĉi tiuj mikrokristaloj en grandeco de kelkaj mikronoj restas en suspenso tuj sub la surfaco de la akvo kaj donas ĝian matan aspekton. Poste ili kreskas kaj fine de aŭgusto sinkas. Tiam la akvo pliheliĝas kaj la lago denove estas blukolora.

Koloro de la lago dum somero.

Koloro de la lago dum printempo.