Indico de perceptata koruptoEn la sesdekaj jaroj fascinis min libro rilate prognozojn pri popoloj, ekonomio kaj potencoj (Wilhelm Fucks, Formeln zur Macht: Prognosen über Völker, Wirtschaft, Potentiale, Stuttgart 1959). Tiam ekzistis du grandpotencoj: Usono kaj Sovetio kaj inter ili Eŭropo kiel meza potenco (por Eŭropo la aŭtoro jam certis ke ekzistos baldaŭ okcidenteŭropa ekonomia unio). Li prognozis surbaze de demografiaj kaj ekonomiaj donitaĵoj la kreskon de du aliaj gravaj potencoj: Ĉinio kaj Brazilo. Se mi hodiaŭ legas artikolojn pri la BRIC-ŝtatoj

(vidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/BRIC)

mi konstatas ke la prognozoj de W. Fucks estis grandparte trafaj.

Laŭ eldiroj de la ekonomisto Jevgenij Jasin „estus eraro kompari Rusion al Ĉinio, Hindio aŭ Brazilo, ĉar nia industrio estas rekonstruenda“. La rusa aŭtovoja reto malbonstata ilustras la malfruon: ekzistas preskaŭ neniu peco da aŭtoŝoseo. Kiam Ĉinio konstruas 40.000 km da vojoj ĉiujare, Rusio kontentiĝas per 1000 km. Alia ekonomisto taksas ke kilometro da vojo kostas trioble pli ol en Eŭropo, ĉefe pro la devigo pagi ŝmirmonojn je ĉiu etapo. En 2009 la neregistara organizo Travideblo Internacia klasis 180 ŝtatojn laŭ korupto

(vidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/Korupto)

Rusio troviĝas je la 146a, Ĉinio 79a, Hindio je 84a kaj Brazilo je 75a pozicio. (Laŭ la "Indico de perceptata korupto" de Travideblo Internacia, sur la unuaj lokoj kun malplej da korupto troviĝas en 2009 Novzelando kaj Danio.)

Laŭ rusiaj responsuloj prioritato estas la rekonstruo de la industrio. Dum dudek jaroj ne estis konstruita nova modelo de civila aviadilo kaj la aŭtomobila industrio estis balaita de la eksterlanda konkurenco. Kontraŭe la armilindustrio (Rusio estas la dua plej grava monda armilkomercisto) kaj la atomindustrio prosperas.

La enspezoj de ruso estas kvaroble pli alta ol tiu de ĉino aŭ de hindo. Du trionoj de la studentoj kiuj finis la duagradan lernejon eniras la universitaton, la proporcio en Ĉinio estas unu kvinono (en Svisio 38 procentoj). En Rusio la konsumado estas pli alta: la lando nombras trioble pli da komputiloj ol Ĉinio. La vendoj de aŭtomobiloj eksplodas kaj ĉi-jare oni vendos pli da aŭtoj en Rusio ol en Eŭropo. La plej grandaj enspezoj por Rusio devenas de la eksporto de gaso kaj nafto (kresko de 7% inter 1999-2007) kaj ebligis dum la pasinta jardeko al la ŝtato malŝuldiĝon kaj distribuon de la restanta mono.

Tamen kun la monda krizo la tendenco inversiĝis (-8% de la malneta enlanda produkto en 2009). Interalie grava problemo konsistigas la 400 urboj monoindustriaj, en kiuj minacas senlaboreco por milionoj da personoj. Por vivigi la ekonomion la prezidento Medvedev intencas modernigi la ekonomion kaj vetas pri kreo de „Silicon Valley“ rusa en la ĉirkaŭo de Moskvo kun komplekso de novigaj entreprenoj kaj altlernejoj. Laŭ observantoj tamen necesus reformoj en ŝtataj administracioj kaj en politiko por efektiva modernigo de la industrio.


* Le Monde, Sélection hebdomadaire, 2010-04-24