La intervjuito de Jean-Noël Jeanneney en elsendo de radio France Culture, Hans Ulrich Jost, estas emerita profesoro pri historio de la universitato de Lausanne kaj li kritike prilumas kelkajn historiajn kliŝojn pri Svisio kaj ĝia demokratio. Estas malfacile resumi unuhoran elsendon, sed jen iom supraĵe kelkajn temojn tuŝitajn.

Nuntempe Svisio ne havas bonan reputacion pro diversaj eventoj en la lastaj jaroj, interalie pro la skandalo pri la banksekreto, kiu ebligis impostfraŭdojn de eksterlandaj klientoj. Pro la financa krizo en Usono malkovriĝis ke svisa internacia banko UBS instigis riĉulojn kaŝi sian monon antaŭ la usona fisko. Okazis proceso kaj la banko devis liveri datumojn pri usonaj klientoj.

Ankaŭ Eŭropa Unio postulas aŭtomatajn interŝanĝojn de informoj rilate kontojn de bankklientoj. Tamen ĝiaj propraj membroj Aŭstrio kaj Luksemburgio akceptus tion nur se ankaŭ Svisio kaj la ŝtatoj ekster EU konsentus. Amnestio en Italio rehejmigis milionojn da eŭroj al la itala fisko. Ŝtelitaj datumoj el bankoj en Liĥtenŝtejno, Ĝenevo ktp. kaj nun tiuj aĉetitaj por 2,5 milionoj da eŭroj fare de Germanio same revenigos konsiderindajn sumojn al la germana fisko. Oni povas konjekti ke la banka sekreto ne plu longe ekzistos en la ĝisnuna formo.

Estiĝo de grava financa centro meze de Eŭropo

Interesa estas la klarigoj de Hans Ulrich Jost pri la estiĝo de la financa potenco de malgranda ŝtato meze de Eŭropo. Laŭ li la originon oni devas serĉi en la 15-a jarcento. Svisaj soldatoj dungiĝis en armeoj de grandpotencoj kiel ekzemple tiu de la franca reĝo. Ili specialiĝis en rabado dum militoj kaj estis sekvitaj de bankistoj kiuj okupiĝis pri la transigo de mono al svisaj bankoj. Jost ankaŭ insistas pri la pastoroj kiuj moraligis tiun komercon, ĉefe la kalvinistoj en Ĝenevo (la „protestanta Romo“), kiu iĝis grava banka centro same kiel la urbo Zuriko kun la protestanto Zwingli.

Mitoj pri sendependeco kaj neŭtraleco

Svisio ne estas nacio, nur federacio de ŝtatoj diverslingvaj kaj diverskulturaj, kaj por krei komunan identecon, dum la tempo de la Romantiko oni interpretis la fondon de Svisio laŭ la dramo Wilhelm Tell de Schiller, en kiu tri regionoj en la centro de la lando unuiĝis por sendependiĝi de la habsburga imperio. (1291). Tiu interpreto ne hazarde okazis ĵus kiam la lando estis sub la regado de Napoleono. La neŭtralecon Svisio ne mem elektis, char dum la Viena Kongreso (1815) la grandpotencoj devigis ĝin al neŭtraleco pro la graveco kiel financa centro.

Komplika demokratia sistemo

Dum la elsendo oni povas aŭskulti sondokumenton kun alparolo de la franca prezidento Mitterrand al la tiama svisa prezidento Aubert, en kiu la unua laŭdas la demokratian sistemon de Svisio. Tamen tiu ideala bildo ne kongruas kun la reala politika vivo. La tre oftaj popolaj referendumoj pri leĝoj - kies materio kelkfoje estas malfacile komprenebla por ordinara civitano - estas manipulataj de la financaj kaj ekonomiaj agantoj, kiuj disponas pri grandaj monrimedoj dum referendumaj kampanjoj. Aliflanke la malalta partopreno por referendumoj kaj la indiferenteco pri politiko de multaj civitanoj ebligis ekzemple la akcepton de leĝo malpermesanta la konstruon de minaretoj, kio estis forte kritikata eksterlande kiel esprimo de ksenofobio, kaj tio ne nur en islamaj ŝtatoj.

Ĉu Hans Ulrich Jost estas „nestmalpuriganto“?

Por la politika dekstro, intelektuloj kiel Hans Ulrich Jost estas maldekstraj „nestmalpurigantoj“ (1). Des pli ke li jam publikis esplorojn pri la financaj rilatoj de Svisio kun la nazioj dum la Dua Mondmilito, montrante ke ne estis dank’ al la svisa armeo ke ne okazis invado, sed dank’ al la financa ligiteco kaj obeemo al la Tria Regno. Per tio Hans Ulrich Jost - kaj aliaj historiistoj de la Bergier-esplorkomisiono (1996-2002) pri la senheredanteco de judaj kontoj en svisaj bankoj (2) - detruis la miton pri neutraleco de Svisio dum tiu milita periodo. La tutmondiĝo kaj la izoliĝo de Svisio en Eŭropo nuntempe dubigas ĉe multaj civitanoj la ĝisnunan tradician komprenon pri svisa identeco.

(1) Nestmalpuriganto: iu kiu parolas malbone pri sia propra lando, medio, korporacio ks.

(2) Vidu: (fr) http://tinyurl.com/yzxdpnd kaj (eo) http://tinyurl.com/ylddcej

Ligiloj (en la franca):

Prezento de France Culture:

http://tinyurl.com/qa7zs7

Elsendo:

http://tinyurl.com/yaw8k6w