Armin Laschet publikigis libron en 2009 kun la titolo „Die Aufsteigerrepublik: Zuwanderung als Chance“ (proks. „La respubliko de la ascendantoj: enmigrado kiel ŝanco“).

Antaŭ dudek jaroj Germanio akceptis tricent ĝis kvarcent mil azilpetantojn, en 1989 revenis el la iama Sovetio 2,5 milionoj da personoj germandevenaj kaj en 1991 centmiloj da rifuĝintoj petis azilon pro la balkanaj militoj. En la jaro 2005 estis akceptita leĝo pri enmigrado, kiu volis limigi la enmigradon kaj akcepti prioritate alte kvalifikitajn profesiulojn. Intertempe la tendenco renversiĝis, ĉar en la jaro 2008 alvenis nur 618 personoj kun la menciitaj kvalifikoj. Cetere en tiu jaro estis por la unua fojo pli da elmigrantoj ol da enmigrantoj.

Ĉiu kvina loĝanto en Nordrhein-Westfalen, en kiu situas la industria regiono de la Ruhr, havas migradan fonon. La pli granda grupo estas la turkoj. La nuna demografio montras, ke la socio estas aĝiĝanta kaj pli ol la duono de la loĝantoj estas pensiuloj. Ili estas pli nombraj ol la junuloj malpli ol dudek jaraj. Do Germanio bezonas helpon de profesie kvalifikitaj enmigrantoj por plenumi la sociajn kaj ekonomiajn taskojn.

Se oni komparas la samajn aĝogrupojn de enmigrantoj kun tiuj de ne-enmigrantoj, proksimume 20% estas plenkreskaj enmigrantoj, la procentaĵo de la infanoj de enmigrantoj estas eĉ pli alta (40%). Necesas okupiĝi pri ilia edukado kaj formado. La lernado de la germana devas komenciĝi jam en la infanĝardeno por ke ili povu sekvi la unuagradan lernejon en la landa lingvo kaj poste havu bonan fundamenton por eniri la profesian vivon ekzemple de metiistoj. Same necesas ke la gepatroj, ĉu enmigrintoj ĉu ne-enmigrintoj, havu interrilatojn en la kadro de lernejaj kaj kulturaj aktivadoj. Por harmonia kunvivado oni devas koni unu la alian por preventi antaŭjuĝojn.

Germanio fakte spertis plurajn integriĝojn dum la lastaj kvindek jaroj: post la milito ĝi devis integri revenantojn el la iama Sovetio, dum la jaroj de alta konjunkturo ĝi vokis laborfortojn (precipe el Turkio) kaj fine la reunuiĝo de ambaŭ ŝtatoj postulis integriĝajn streĉojn.

Armin Laschet menciis ankaŭ la referendumon pri malpermeso konstrui minaretojn en Svisio kaj opinias ke tio ne estas oportuna, sed se oni farus referendumon en Germanio, la rezulto similus. Li kredas ke oni devas kunlabori kun la islamanoj kaj mencias la konstruon de moskeo en Duisburg, kie loĝas granda islamana komunumo, kiu estis subtenata de la urbo kun la celo de integriĝo. Tie interkomunumaj problemoj preskaŭ ne ekzistas, ĉar oni konas sin kaj vivas harmonie, dum en la kamparo, kie ĝenerale ne estas islamanoj, la homoj kontraŭas konstruon de moskeoj kaj minaretoj, kia paradokso !

En Svisio la akcepto de la leĝo malpermesanta konstrui minaretojn estis ŝoko por multaj politikistoj kaj demokratoj. Sed oni memoru ke la voĉdonrajto por virinoj siatempe ankaŭ unue ne estis akceptita de la popolo kaj necesis dua referendumo kaj tiam ĝi fine akceptiĝis.

Interesa intervjuo en la germana kun Armin Laschet kaj pli detala pritrakto de la temo mi aŭdis tie:

http://tinyurl.com/ya73lm6