Renkontita en Zuriko

Olena Poŝivana, esperanto-entuziasmulino

(R. M.) Sen bonaj scioj de la planlingvo esperanto Olena Poŝivana el Dnepropetrovsko en Ukrainio kaj Martin Meyer el Zuriko probable neniam kontaktus unu la alian persone. Ambaŭ estas blindaj, tio kompreneble kreas ligojn. Sed la fakto, kiu antaŭ ĉio alproksimigis s-inon Poŝivana kaj Martin Meyer, estas ilia komuna amo kaj pasio por esperanto, lingvo kiun kreis fine de la deknaŭa jarcento la pola kuracisto Zamenhof kiel « mondan helplingvon » kun simpla kaj severe logika strukturo. Martin Meyer, profesia agordisto de piano, kaj Olena Poŝivana renkontiĝis unuafoje en 1996 dum esperantokongreso en Prago. Ambaŭ estas anoj de LIBE, Internacia ligo de blindaj esperantistoj. Unu jaron poste s-ino Poŝivana estis por la unua fojo en Zuriko.

Komputila tekniko por blinduloj

Dum la lastaj jaroj ambaŭ pli ofte korespondis, memkompreneble en esperanto. Signife plifaciligis tiun komunikadon komputila tekniko ebliganta al blinduloj sendi normalajn retleterojn. La ricevanto povas siaflanke aŭskulti ĉi tiujn tekstojn helpe de voĉa sintezilo – aŭ legi ĝin per speciala aparato linio post linio en brajlo. Olena Poŝivana ricevis antaŭ nemultaj jaroj tian komputilan ekipaĵon kiel donacon el Italio. Sed ŝi konfesas ke ŝia ukraina servilo ne estas tre fidinda. Kelkfoje pasas pluraj tagoj ĝis ricevo de sendita mesaĝo.

Olena Poŝivana naskiĝis antaŭ kvardek jaroj en Dnepropetrovsko je la malsupra Dnepro en la suda parto de Ukrainio. Tiam Ukrainio estis neŝancelebla ero de potenca Sovetio. La longjara ŝtatestro Breŝnev estis por kelkaj jaroj kompartia ĉefo en Dnepropetrovsko, hodiaŭ urbo kun proksimume 1,3 milionoj da enloĝantoj. Kiam ŝi estis naŭjara, Olena Poŝivana translokiĝis kun sia familio al Murmansko en la alta nordo de la sovetia imperio, ĉar la patro tie trovis postenon. Hodiaŭ s-ino Poŝivana instruas en lernejo por vidhandikapitoj rusan lingvon kaj literaturon en Dnepropetrovsko.

Esperanto – vivmaniero

Kiam ŝi estis deksesjara, Olena Poŝivana komencis lerni esperanton. Detalojn pri tiu lingvo ŝi legis unuafoje en brajla revuo. Ŝi diras decidite ke esperanto ne estas nur plua fremdlingvo, sed ke ĝi estas vivmaniero. Kiu lernas kaj praktikas esperanton, tiu estas ĉiam interesa homo. Oni sentas la ĝojon kaj entuziasmon por komunikado en ĉi tiu idiomo, se oni aŭskultas la viglan konversacion inter Olena Poŝivana kaj Martin Meyer – ankaŭ se oni komprenas kiel nescianto de esperanto nur duone kelkajn vortpecojn. La argumenton, ke la angla intertempe iĝis la domina mondlingvo kaj sekve la funkcio de esperanto kiel « monda pontlingvo » iĝis praktike superflua, rifutas la du esperanto-entuziasmuloj. Ambaŭ klopodas, ĉiu en sia medio, varbi novajn esperanto-« aficionados », tamen koncedas, ke tio iĝis hodiaŭ nefacila misio.

Martin Meyer invitis sian esperanto-koleginon al Zuriko. La svisa ambasado en Kievo konsiderinde plisimpligis la kutime relative komplikan procedon por ricevi vizon. Inter aliaj aktivoj, ambaŭ blindaj esperanto-entuziasmuloj vizitis la svisan muzeon por blinduloj kaj vidhandikapitoj en Zuriko.

Nun Martin Meyer eksciis, ke lia amikino bonorde revenis hejmen, eĉ se ŝi maltrafis la rapidan trajnon al Dnepropetrovsko en Kievo. La kvincentkilometra veturado per malrapida vagonaro daŭris dekdu horojn...

(NZZ, 28. 7. 2004, trad. R. S.)