Ĉiu persono havas plurajn identecojn kaj la nacia identeco estas nur unu el multaj aliaj. Francio estas malnova lando de enmigrado simila ekzemple al Usono. Ĝi delonge akceptas la kulturajn influojn de la civitanoj diversoriginaj. La respublikaj valoroj de solidareco, justeco kaj egaleco estas potencaj faktoroj de integriĝo.

En la internacia resuma eldono de la grava franca gazeto Le Monde (2009.12.12) du paĝoj kun enketoj, statistikoj kaj grafikoj estis destinitaj al la enmigrintoj kaj ties posteŭlaro. Oni montras ke Francio akceptis de 150 jaroj enmigrantoj el Eŭropo, Magrebo kaj nuntempe el nigra Afriko kaj Azio. Francio iĝis unu el la plej multkulturaj landoj. Ĉiu kvara franco havas avinon aŭ avon, kiuj enmigris.

Interesa estas la esploro fare de sociologoj enketintaj ĉe 6200 enmigrintoj ĉiunaciaj en la aĝo inter 45 kaj 70 jaroj. Tiamaniere oni ekscias pri la opinioj de la enmigrintoj mem. Ĉi tiu scienca laboro vigle atakas la antaŭjuĝojn koncerne enmigrintojn kaj la integriĝon lernejan kaj profesian de iliaj infanoj. Grandparte ili bone sukcesas en la lernejo kaj la profesio. La plej malfavorataj sukcesas eĉ pli bone ol la infanoj de aŭtoktonoj. La enmigra projekto de la gepatroj estas, ke iliaj infanoj havu pli bonan situacion ol ili mem havis. Tio estas sprono por la integriĝo. Tamen se oni komparas la diplomitajn enmigrintojn kun la diplomitaj aŭtoktonoj, la unuaj havas malpli da ŝancoj trovi laboron ol la duaj pro diskriminacio kaŭze de ilia deveno, nomo, loĝkvartalo.

Pri Sarkozy: lia patro, Paul (Pál) Sarközy de Nagy-Bocsa (naskita en 1928 en Hungario), post kiam oni konfiskis liajn havaĵojn fuĝis el Hungario, estis varbita de la fremdula legio franca en 1944 kaj servis en Alĝerio ĝis 1948:

http://fr.wikipedia.org/wiki/Nicolas_Sarkozy

(La esperanta Vikipedio ekzemple ne mencias tion.) Poste li iĝis reklamisto en Parizo.

Lia filo Nicolas, la nuna prezidento, naskiĝis en burĝa familio, kiu poste loĝis en komunumo de riĉuloj (Neuilly). Li ne havis la samajn malfacilaĵojn ekzemple kiel filo de laboristo, kies gepatroj enmigris kaj ekloĝis en antaŭurbo, en tiel nomata „urba zono sensiva“ (ZUS, zones urbaines sensibles), kie nuntempe 41,7% de junaj viroj inter 15 kaj 24 jaroj estas senlaboraj kaj la duono el ili vivas sub la limo de malriĉeco. Ili timigas la aĝiĝantan socion per ilia juneco, enmigra deveno kaj islamo. Oni ne povas nei la sociajn problemojn en la antaŭurboj, kiuj iĝis kvazaŭ gettoj, ĉar la loĝantoj en la riĉaj urboj ne volas ke oni konstruu en iliaj komunumoj modestprezajn loĝejojn por enmigrintoj. La kritiko estas pravigebla ke tiel ekvilibra sociologia kaj ekonomia mikso, kiu povus parte kontribui al harmonia kunvivado de homoj diversdevenaj, ne estis planita de la politikistoj.