Mi verkis plurajn blogerojn pri la temo, vidu ekzemple:

http://www.ipernity.com/blog/risho/197543

http://www.ipernity.com/blog/risho/207940

http://www.ipernity.com/blog/risho/209236



Multaj reagoj

Intertempe venis multaj reagoj, inter tiuj la deklaro de svisaj intelektuloj:

La svisa PEN kaj aliaj intelektuloj estas priokupataj pri la malpermeso konstrui minaretojn, kio kontraŭas la homrajtojn, kaj konigis ilian vidpunkton subskribinte deklaron. Aliflanke la historiisto Hans Ulrich Jost esprimis sin pri misuzo de rekta demokratio tie (germanlingve):
http://tinyurl.com/ydzs3c7

Apelacioj deciditaj kaj ne ankoraŭ deciditaj

La Federacia tribunalo rifuzis du apelaciojn de individuoj kontraŭ la malpermeso de minaretoj, ĉar ili estas tro ĝeneralaj kaj ne temas pri konkretaj kazoj de konstrumalpermeso. La apelacioj de kvin islamaj organizoj en Svisio antaŭ la Eŭropa kortumo pri homrajtoj ne ankoraŭ estas deciditaj. Vidu (germanlingve):
http://tinyurl.com/yb3bmv3