La malgranda kiosko sur tegmento kun interne dekoritaj muroj per orientaj motivoj, pluraj turetoj kaj minareto kun dorita kupolo akiris relativan famon dum la diskuto pri la referendumo kontraŭ minaretoj. Tamen ĉi tiu arta konstruaĵo havis neniam religian utilon kaj restis privata ĝis nun. Hodiaŭ ĝi estas sub la protekto de la Ofico pri historiaj monumentoj, sed longtempe ĝi estis forgesita kaj iam minacis detruo. Dum certa tempo ĝi eĉ servis kiel kuirejo por la laboristoj de la ĉokoladfabriko. Pasia ŝatanto de historiaj monumentoj, Laurent Nebel, aĉetis kaj renovigis ĝin, parte subvenciita de la Kantono kaj de la Konfederacio.