Oni havas la impreson ke multaj homoj volis "puni" per tiu rifuzo la elitojn, la politikistojn, kaj esprimi sian malfidon rilate religion, kiun ili sentas kiel minacon. La popolisma propagando kaj incitado al timoj de la Svisa Popolpartio (Unuiĝo Demokrata de la Centro), ĉefe de la ekstremdekstra alo ksenofobia, estis efike noca. Ĉiuj aliaj partioj, la diversaj eklezioj, la registaro, la parlamento kampanjis kontraŭ tiu iniciativo.

Tamen eblas daŭre konstrui moskeojn kaj celebri islamanan kulton. Sed Svisio havos problemon, ĉar ĉi tiu decido, kvankam popola, kontraŭas la konvencion pri homrajtoj de la Konsilio de Eŭropo (kies portempa prezidanteco baldaŭ transprenos sviso!). 70 jurfakuloj jam avertis la politikistojn pri tiu malobeo de la internacia juro. La svisa registaro kaj la parlamento voĉdonis kontraŭ tiu konstitucia leĝpropono por malpermesi konstruon de minaretoj, sed ili ne nuligis la iniciativon. Ili estus povintaj fari tion, se ĝi estus kontraŭa al alia konstitucia artikolo kiel ekzemple tiu pri la libera praktikado de religioj.

Ĉiukaze jam okazis ke leĝpropono estis akceptita dum popola voĉdono, sed poste evidentiĝis ĝia neaplikeblo. La lasta kazo estis tiu de leĝpropono, kiu postulis ke nekuraceblaj sekskrimuloj estu enkarcerigitaj ĝis vivofino, sen eblo de iama amnestio. Tio estus kontraŭinta la homrajtojn. Cetere la politikistoj nun konscias ke necesus procedo por ne allasi iniciativojn ne akordigeblajn kun la internacia juro. La parlamentanoj nun pritraktas tiun problemon.

Oni memoras ke la tuta afero originas el rifuzo, unue de komunumo, poste de kantono, permesi konstruon de minareto. La afero iris ĝis la Federacia tribunalo, kiu tiam decidis ke la juĝoj de malpli altaj tribunaloj estis kontraŭkonstituciaj kaj ĝi permesis la konstruon de minareto en Wangen bei Olten SO. La minareto efektive videblas konstruita sur tegmento, vidu:

http://tinyurl.com/yeqlfkb

Estus interese scii, kion la Federacia tribunalo decidus nun, se ĝi devus juĝi laŭ la reviziita konstitucio. Ĉiukaze la plendontoj povintus apelacii al la Eŭropa kortumo en Strasburgo, se la Federacia tribunalo decidus malfavore al iliaj postuloj.