Matene je la 6a horo oni malkovras la vintran konstelacion de Oriono sudokcidente. De tiu konstelacio oni povas trovi dekstre la najbaran konstelacion de la Taŭro, kiu aspektas kiel triangulo kun la pinto sube kaj ruĝeta stelo Aldebaran bone videblan. La Plejadoj, tiu karakteriza stelamaso (cento da steloj, sed videblaj nudokule 7-12 laŭ individuaj kapabloj) troviĝas okcidente de la Taŭro.

En la mezo de Oriono estas tri steloj formantaj rekton, la tiel nomata ŝultrozono de Oriono (en la greka mitologio batalanto). Se oni sekvas ĉi tiun rekton suben maldekstren oni alvenas al la plej brila stelo nomata Siriuso.

Se oni plilongigas la rekton inter la supra stelo de la ŝultrozono al Betelgeŭzon oni trafas la konstelacion Ĝemeloj kun la bone videblaj steloj Kastoro kaj Polukso. Por la komenco de orientiĝo en la nokta ĉielo tio eble sufiĉas, sed vi povas trovi pliajn detalojn tie:

http://www.almanako.com/rakonto-Nov-2008.shtml