Riŝo Published on October 31, 2009
by Riŝo

Riŝo's blog

Browse posts
new Nokta ĉielo meze de novembro
Posted on November 22, 2009
3 comments (latest 5 days ago)
Akvon por ĉiuj !
Posted on November 20, 2009
1 comment (latest 8 days ago)
Kultura festo honore al L. L. Zamenhof naskiĝinta antaŭ 150 jaroj
Posted on November 15, 2009
Piedsignoj de dinosaŭroj
Mensoga afiŝo
Posted on October 28, 2009
6 comments (latest 2 weeks ago)
Historia vizito de rusa prezidento en Svisio
Posted on October 6, 2009
1 comment (latest 6 weeks ago)
Kiam parlamento kaj popolo eraras
Posted on September 20, 2009
Pri tri noveloj de Lusin
Posted on September 11, 2009
2 comments (latest 2 months ago)
Gepatro kaj gefilo diskutas pri genro
Posted on August 8, 2009
5 comments (latest 2 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 2 people added it to their favorites
  2. Read 93 times

Piedsignoj de dinosaŭroj

Saturday October 31, 2009 at 07:17AM

Lastatempe okazis malkovroj de dinosaŭraj spuroj en la svisaj Alpoj kaj la franca Ĵuraso. Laŭ sciencistoj estas gravaj malkovroj, kiuj donas indikojn pri la erao kaj la vivo de tiuj bestoj antaŭ milionoj da jaroj.



Esploristoj malkovris en la mezgrizona naturparko Ela (Svisio) la tutmonde plej alte lokitajn piedsignojn de dinosaŭroj. La spuroj de rabosaŭro troviĝas en alteco de proksimume 3300 m super la maro kaj aĝas inter 205 kaj 210 milionoj da jaroj. Laŭ komuniko de la Bazela Naturmuzeo ĉi tiuj spuroj malkovriĝis en malfacile alirebla regiono. La piedsignoj kun tri piedfingroj mezuras 40 cm kaj devenas de 4,5 ĝis 7 metroj granda saŭro.

Spuroj de dinosaŭroj
Spuroj de dinosaŭroj
Rilate la longon temas pri la tutmonde plej aĝaj piedsignoj. Ĝis nun oni trovis de la koncerna periodo (205-210 milionoj da jaroj) nur esence malpli grandajn spurojn.

Rimarkinde estas ke ili lokiĝas sur vertikala rokmuro, kies pozicio rezultis el la faldiĝo de la Alpoj. Dum la tempo de ilia estiĝo tie estis plata marstrando tropika. La monto Piz Ela estas la centro de samnoma naturparko, la plej granda en Svisio (600 km2).

La nova trovejo estiĝis proksimume samtempe kiel tiu ĉe la 3159 m alta monto Piz Mitgel proksime de Savognin, kie oni ankaŭ trovis bone konservitajn piedsignojn de dinosaŭroj, kiujn oni science ekzamenis.

Christian Maier de la Bazela Naturmuzeo estas pioniro kaj specialisto pri la scienco de dinosaŭraj piedsignoj kaj klarigas ke, kvankam oni ankoraŭ ne multon scias per tiu nova scienco, tamen eblas kalkuli la rapidecon de la piedirado de tiu specio. En Portugalio oni trovis grandajn spurojn, kiuj kondukas en unu direkton kaj malgrandajn en alian direkton. Oni povas do konkludi pri la socia vivo de tiuj bestoj, ĉar temas pri du grupoj, junaj kaj plenkreskaj dinosaŭroj.

Alia aktuala malkovro de dinosaŭraj piedsignoj okazis en Ĵuraso sur la loko Plagne en la franca departemento Ain, sesdeko da kilometroj for de Ĝenevo. Oni trovis ĝis nun trideko da piedsignoj de saŭropodoj, kiuj datumas de 150 milionoj da jaroj. Sciencistoj de la franca Centro nacia pri scienca serĉado (CNRS) kaj de la universitato de Liono prezentis la malkovron kiel tutmonde senkomparan pro la grandeco de la piedsignoj kaj la longeco de la spuraro (150 m). La spuroj tre bone konservitaj havas diametron inter 1,50 m kaj 2 m. La saŭropodoj, kies genro la plej konata estas la diplodokoj, estis dinosaŭroj kun longa kolo kaj vosto kaj longeco de 30 m kaj pezis inter 30 kaj 40 tunojn. (Laŭ Swissinfo)

Vidu (en la franca):

"http://www.youtube.com/v/azdBWxwbz7I&rel=0&color1=0xb1b1b1&color2=0xcfcfcf&feature=player_embedded&fs=1"





Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...