La Svisa Popolpartio ne mankas okazon por provokoj per mensogaj afiŝoj. Ĉi tiu partio jam plurfoje sin distingis per ksenofobiaj balotkampanjoj.
Nuntempe ĝi lanĉis iniciativon por malpermesi la konstruon de minaretoj, pri kiu la civitanoj devos voĉdoni fine de novembro (jam ekzistas kvar minaretoj en Svisio). La urboj havas la kompetenton permesi aŭ malpermesi afiŝojn sur publika grundo. Tiel kelkaj urboj permesis kaj aliaj malpermesis sekvajn afiŝojn:
Apud virino komplete vualita tute nigra (la nigra koloro estas plejofte negative interpretita en nia kulturo) staras nigraj minaretoj kiel atomraketoj sur la ruĝa fono de svisa blazono. Tiu afiŝo ekspluatas ksenofobajn kaj kontraŭislamajn sentojn. Tamen iniciativo estas popolrajto kaj la varbkampanjo ankaŭ. En rektdemokratia socio oni supozas la civitanojn sufiĉe informitaj kaj kapablaj saĝe prijuĝi politikajn aferojn.
Balotkampanja afiŝo ...
Pri la simbola signifo de tiu afiŝo
La afiŝo estas en la stilo de la tridekaj jaroj, kiam oni projekciis sociajn problemojn sur difinitajn grupojn (kapitalistoj, socialistoj, judoj ktp.). La minaretoj kiel atomraketoj kreskas kvazaŭ fungoj el la tero kaj ombrigas Svision: scenaro de infiltrado kaj potencprenado. Ĉiu minareto estas esprimo de radikala islamismo kaj kaŝitaj intencoj. Baldaŭ la tuta lando estas en la mano de la islamanoj, kio kompreneble estas stultaĵo, ĉar oficiale nur 5% de la loĝantoj deklaras sin religie islamanoj.
La ĉadorfiguro vehiklas la kliŝon de ruzeco, la virino estas komplete vualita, nur la okuloj fulmas el la kovraĵo, ŝi havas malbonan intencon. Tute mensoga kliŝo, ĉar en Svisio preskaŭ neniu islamanino vestas sin per ĉadoro aŭ burkao escepte de kelkaj turistoj. La plejmulto surhavas simple kaptukon. La afiŝo vekas malamon al ĉiuj islamanoj kaj estas klare misfamiga. Ĝi egaligas tutan komunumon al minoritato kiu ekspluatas islamon por radikalaj politikaj celoj.
Islamanoj en Svisio
Laŭ aktuala taksado 350.000 ĝis 400.000 islamanoj vivas en Svisio. El tiuj 200.000 estas Kosovo-Albanoj. 50.000 posedas la svisan civitanecon kaj proksimume la duono aĝas malpli ol 25 jaroj. La plej granda plimulto konsideras sin apartenanta al la « modera islamo » kaj akceptas la apartiĝon de ŝtato kaj religio. Inter 8 kaj 14% estas konsiderataj kiel praktikantaj islamanoj sekvantaj strikte la Koranon.
En la sesdekaj jaroj alvenis enmigrintoj ĉefe el Turkio kaj marĝene personoj el Libano kaj Magrebo. Sekvis en la naŭdekaj jaroj enmigrintoj el Balkanio kaj precipe rifuĝintoj pro la militoj en la iama Jugoslavio (Bosnio, Kosovo, Makedonio, Kroatio, Albanio) kiuj nuntempe estas la plej granda grupo kun 57%. Tiuj landoj de la iama Jugoslavio karakteriziĝas per tradicia plurismo religia kaj laikeco. Aliaj devenas el Turkio 20%, Svisio 12%, Magrebo kaj Proksimoriento 6%, Asio 3%, Afriko subsahara 2%.
Opinisondado
... kaj ĝia kopio
Tiu « Iniciativo por malpermeso de minaretoj » proponas unufrazan paragrafon en la svisa konstitucio: « La konstruo de minaretoj estas malpermesata. » Neniu ŝtato en Eŭropo konas tian paragrafon! Oni voĉdonos la 29an de novembro; opinisondado fine de oktobro indikas ke 53% malakceptos, 34% subtenos kaj 13% ankoraŭ ne decidiĝis.
Imito de la afiŝo
Samtempe oni voĉdonos pri Iniciativo por malpermeso de eksporto de militmaterialo kaj la iniciantoj imitis la supre pritraktitan afiŝon por ilia celo.
Send a message
Search for members
Peter Bowing says:
Riŝo says:
Ne temas strikte pri etno-malamo, ĉar ne nur araboj estas islamanoj. Pensu pri Indonesio, Afriko, Hindio, eĉ Ĉinio ktp.
Lars Sözüerpro says:
Riŝo says:
La unuajn minaretojn mi vidis dum vojaĝo al Sarajevo.
Pri minaretoj en Svisio vidu:
http://tinyurl.com/yeqlfkb
Lars Sözüerpro replies:
Riŝo says: