Riŝo Published on October 6, 2009
by Riŝo

Riŝo's blog

Browse posts
Akvon por ĉiuj !
Posted on November 20, 2009
1 comment (latest 8 days ago)
Kultura festo honore al L. L. Zamenhof naskiĝinta antaŭ 150 jaroj
Posted on November 15, 2009
Piedsignoj de dinosaŭroj
Posted on October 31, 2009
Mensoga afiŝo
Posted on October 28, 2009
6 comments (latest 2 weeks ago)
Historia vizito de rusa prezidento en Svisio
1 comment (latest 6 weeks ago)
Kiam parlamento kaj popolo eraras
Posted on September 20, 2009
Pri tri noveloj de Lusin
Posted on September 11, 2009
2 comments (latest 2 months ago)
Gepatro kaj gefilo diskutas pri genro
Posted on August 8, 2009
5 comments (latest 2 months ago)
La pafo el la ambono
Posted on July 15, 2009

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 100 times

Historia vizito de rusa prezidento en Svisio

Tuesday October 6, 2009 at 08:01AM

Ĝis nun neniam, nek dum la tempo de la caroj nek dum la sovetia periodo, rusa ŝtatestro estis oficiale akceptita en la Federacia palaco en Berno. La vizito de Dmitri Medvedev estas signo de ambaŭflanka varmiĝo de interrilatoj.

La svisa diplomatio reprezentas la interesojn de Rusio en Kartvelio kaj reciproke tiujn de Kartvelio en Rusio post la konflikto en 2008 en Osetio. Ĵus publikiĝis pli ol milpaĝa raporto pri la kaŭzoj de tiu milito mendita de EU fare de tridek fakuloj sub la gvido de svisa diplomato Heidi Tagliavini. Kiel neŭtrala kaj sendependa ŝtato Svisio ludis aktivan rolon jam antaŭe dum la malvarma milito en la Organizo por Sekureco kaj Kooperado en Eŭropo (OSKE) kaj estus en bona pozicio por arbitri inter Rusio kaj NATO. La rilatoj estis streĉitaj kun Rusio dum la lastaj jaroj, ĉar Svisio rapide rekonis la sendependiĝon de Kosovo. Kaj malfeliĉe okazis grava aviadila akcidento super la Konstanca lago, kie pereis multaj rusaj infanoj kaj svisa aviadilgvida kompanio estis implikita. Intertempe okazis la monda ekonomia krizo kiu trafis ankaŭ Rusion.

Simbolaj gestoj

Dmitri Medvedev alvenis lunde, la 21an de septembro 2009, en Berno, kie li restis du tagojn. Li kaj lia edzino Svetlana jam antaŭe sendis du ursidojn, Maŝa kaj Miŝa, kiel donacon por la ursa foso en la svisa ĉefurbo. Urso estas la blazona besto de la kantono kaj urbo Berno. Marde li vizitis en centra Svisio la memorigan monumenton pri generalo Suvorov kaj liaj trupoj, kiuj ekzakte antaŭ 210 jaroj transpasis tie la Alpojn kun 21.000 soldatoj kaj trovis fortan kontraŭstaron de la Napoleona armeo. Memore al la mortintoj Medvedev metis florkronon. (1)

Sed kompreneble li venis ĉefe por pridiskuti aferojn koncernantajn ambaŭ ŝtatojn: akordo por pli facile akireblaj vizoj, alia por helpo kaze de katastrofoj, financaj kaj ekonomiaj demandoj, sekureca politiko en Eŭropo (Rusio kaj Svisio ambaŭ ne membras en EU kaj NATO, sed estas reprezentataj en la Konsilio de Eŭropo), la engaĝiĝo de Svisio dum la Olimpiaj ludoj en Soĉi ktp. Oni ankaŭ priparolis la situacion pri homrajtoj kaj esprimlibero en Rusio, sed ŝajnas ke la oficialuloj diplomate ne volis insisti pri tiu flanko. Kontraŭe Amnestio Internacia, la Societo por la Minacataj Popoloj kaj Reporteroj Senlimaj memorigis la mortigon de Natalia Estemirova en Ĉeĉenio en julio ĉi-jare kaj antaŭe de la ĵurnalisto Anna Politovskaja.

Sekurecaj preparoj senprecedencaj

La sekurecaj preparoj estis senprecedencaj kaj okupis multajn policistojn kaj armeanojn. Oni volis eviti similan incidenton kiel tiun okazintan dum vizito de la ĉina prezidento Hu Jintao komence de la jaro. Malgraŭ severaj kontroloj, tibetaj rifuĝintoj sukcesis alkroĉi bendon sur la tegmento de domo ĉe la federacia placo kun surskribo por sendependiĝo de Tibeto. Pro tio la ĉina prezidento tre koleris. La vizito de Medvedev okazis do preskaŭ sen kontakto kun la ekstera publiko.

Iuj komparis la oficialan viziton de la rusa prezidento en Svisio al renkonto de Goljato ĉe Davido. Ĉiukaze oni interŝanĝis ĝentilaĵojn kaj la svisa prezidento Hans-Rudolf Merz (2) povis apliki siajn sciojn de la rusa lingvo. Li substrekis la grandecon de Rusio kaj insistis pri la nepra neceso de bonaj interrilatoj. En antaŭaj jarcentoj svisaj arkitektoj, fromaĝistoj kaj sukeraĵistoj senprobleme migris al Peterburgo aŭ al Moskvo kaj tie laboris. Dmitri Medvedev respondis ke iam manlaboristoj vojaĝis inter la du landoj kaj hodiaŭ tion faras komercistoj kaj entreprenistoj.

Interparoloj pri ekonomiaj rilatoj

La rusa prezidento venis kun grupo da entreprenistoj kiuj renkontis svisajn samrangulojn. Oni vidis tie ekzemple la svisajn entreprenistojn Nicolas Hajek (Swatch, Smart) aŭ Peter Spuler (Stadler Rail). Ankaŭ rusaj milionuloj kaj miliarduloj investas en Svisio - ekzemple la oligarĥo Viktor Vekselberg (3) -, dum 600 entreprenoj en Rusio vivas de svisa kapitalo. Tamen svisaj entreprenistoj hezitas fondi entreprenojn en Rusio ĉar ili timas burokrataĵojn kaj korupton. Medvedev interesiĝus pri kontrakto de libera komerco inter ambaŭ landoj kaj laŭdis Svision kiel unu el la plej stabilaj kaj gravaj partneroj de Rusio kaj kiel monde konata financa platformo. Li opiniis ke svisaj reprezentantoj devus esti invitotaj al la konferencoj de G-20 pri la financa reguligo.

Medvedev montris komprenemon pri la svisa banksekreto kaj nomis ĝin baza rajto: "La ŝtato rajtas enspezi la impostojn de siaj civitanoj, sed iliaj bazaj rajtoj same devas esti garantiataj." La svisa prezidento estis kontenta aŭdi tion, ĉar Svisio ĝis nun estis kritikata de la Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo pro tio ke ĝi ne aŭtomate informas pri eventualaj impostfraŭdantoj kun bankkontoj en Svisio. Intertempe oni reagis al tiuj kritikoj plenuminte la postulojn de ĉi tiu organizo pri impostkontraktoj kun dekdu ŝtatoj kaj Svisio ne plu aperos sur la "griza listo".

Percepto de Medvedev en la gazetaro

Kompreneble aperas karikaturoj en la gazetoj pri Medvedev. Ĝenerale oni perceptas lin homo dependanta de Putin. En sekva desegno pentristo faras portreton de Medvedev. Malantaŭ li estas alkroĉita bildo de Putin, kaj oni vidas ke la pentristo desegnas la trajtojn de Putin:

http://www.globecartoon.com/dessin

(alklaku: Medvedev, président russe)

Notoj

(1) Aleksandro Suvorov, en septembro 1799, post venkoj sude de la Alpoj en Italio kontraŭ la Napoleona armeo, ja povis konkeri la Gothardon, sed alfrontis la kontraŭulon norde en la abismo Schöllenen (proksime de Andermatt) sur la "ponto de la diablo", kie nun troviĝas la memoriga monumento. Tie kaj en aliaj lokoj la rusa armeo perdis multajn homojn, ĉevalojn kaj kanonojn, ĉar la valoj estis blokitaj de la francoj kaj la rusoj devis serpentume trapasi plurajn altajn pasejojn neĝkovritajn antaŭ ol kuniĝi kun la trupoj de la generalo Korsakov ĉe la Konstanca lago kaj ambaŭ armeoj rehejmiĝis. La perdoj estis teruraj, de komence 21.000 soldatoj restis al Suvorov nur 15.000 homoj. Svisio dum la revolucia periodo estis scenejo de tiuj alfrontoj kaj suferis pro la rekvizicio de bestoj, nutraĵoj kaj pro detruoj de tutaj vilaĝoj, kio kaŭzis en la jaro 1800 mizeron kaj malsaton ĉefe de kamparanoj.

(2) http://de.wikipedia.org/wiki/Hans-Rudolf_Merz

(3) http://de.wikipedia.org/wiki/Viktor_Vekselberg



1 Comment / add your comment?

Vjaĉeslav Slavik Ivanov says:
Dankon pro tiu ĉi interesa superrigardo!
Posted 6 weeks ago. ( permalink / translate )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...