Nekutima situacio prezentiĝas, kiam la parlamento kaj la civitanoj akceptas leĝon, kiu post ses jaroj evidentiĝas tro komplika kaj apenaŭ aplikebla.
En Svisio eblas kolekti 100.000 subskribojn de voĉdonrajtaj civitanoj por leĝpropono, kiu poste povas esti traktata de la duĉambra parlamento, kaj se la leĝo estas akceptita de la parlamento okazas popola voĉdono. Por ke ĉi tiu leĝo estos aplikata necesas plimulto de jesaj voĉoj de la popolo kaj de la kantonoj. Tiun procedon oni nomas "popola iniciativo".
En la jaro 2003 estis akceptita tia leĝpropono per 70% jesaj voĉoj. Tamen nur 30% de la civitanoj partoprenis tiun voĉdonadon. Intertempe oni konstatis ke la nova leĝo estas tro komplika kaj praktike apenaŭ aplikebla. La 27an de septembro 2009 oni demandos al la civitanoj nuligi la leĝon per nova voĉdono, kiun oni akceptis antaŭ ses jaroj. Kial tia burleskaĵo povis okazi, se oni scias ke multaj deputitoj profesie estas juristoj ? Post lego de artikolo el la plumo de la fakulo Andreas Gross, politologo kaj specialisto pri la rekta demokratio kaj samtempe aktiva deputito en la nacia konsilaro, mi akiris kelkajn lumojn pri la afero.
Fakte popolaj iniciativoj estas lanĉitaj kiam la civitanoj ne kontentas pri la leĝfarado de la parlamentanoj. Ek de la 1970aj jaroj la lanĉado de iniciativoj daŭre multobliĝis. La politikistoj volis limigi la civitanan rajton korekti la laboron de la parlamentanoj kaj la tiama ministro koncernata (iama profesia juristo) mendis studon ĉe fakuloj por trovi vojon por malpliigo de iniciativoj. Tamen li kaj la parlamentanoj ne kuraĝis sekvi la konsilojn de la fakuloj. Tial estiĝis reformo kiu montriĝis tro komplika kaj praktike apenaŭ aplikebla. Oni do revenos al la "status quo ante" (al la stato kiel ĝi estis antaŭe), kondiĉe ke la popolo kaj la kantonoj akceptos tion.
Intervjuo en la franca:
Send a message
Search for members